Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lernu la ĉinan mandarenon kun Cecilia Chen

Estas multaj rimedoj por lerni la ĉinan mandarenon, sed kiun vi elektus? Ne atendu plu, ĉar mi prezentos al vi spertulinon pri instruado de la ĉina mandarena. Permesu min prezenti al vi "Cecilia Chen".

Cecilia instruas profesie en la angla, kaj ŝi havas abundan sperton en instruado al diversaj fonoj de studentoj, precipe okcidentanoj. Ŝi profesie kreis bonan platformon por ĉiuj siaj angla-instruitaj kursoj, inkluzive de altkvalita kaj bone preparita filmetoredaktado kun teksto kaj animacioj.

Post kiam vi estas ensalutinta en la platformon, vi povas spekti preskaŭ 100 filmetolecionojn. Estas filmetoj tiel mallongaj kiel 2 minutoj ĝis pli ol 20 minutoj longaj kun profundaj kaj klaraj klarigoj de Cecilia.

Ĉina mandareno estas tona lingvo kaj tonoj estas la plej malfacila parto por homoj, kiuj ne konas iun ajn tonlingvon. Kiel ĉiu formala lingvolernado, vi komencos lerni de la bazaĵoj, tio estas tonoj kaj prononco. Tiam Cecilia gvidos vin lerni la situacian konversacion kaj la gramatikon paŝo post paŝo.


Estas unu parto de ŝiaj kursoj kie ŝi klarigas pri tajvana lingvistika situacio kaj kiel loka lingvo nomita tajvana hokkieno influas la ĉinan mandarenon parolatan en Tajvano. Vi lernos multajn aferojn pri tajvana vivo.

Ĉiu filmeto havas elŝuteblan PDF kaj diskutsekcion, do vi ankaŭ povas diskuti viajn demandojn kun aliaj studentoj.

Kion mi ŝatas pri ŝia instruado estas ŝiaj interagoj kun ŝiaj studentoj. Kvankam mi spektas ŝiajn filmetojn interrete, mi sentas, ke ŝi estas tie antaŭ mi. Cecilia implikas siajn studentojn en la lernado laŭvice por legi la frazojn. Ŝi ankaŭ instruas realvivan konversacion. Anstataŭ lerni la paroladon kiel skribite en la libro, vi lernos kiel paroli kiel tajvanano.

En la prelego pri vortordo Cecilia prezentas vere brilan metodon, kiun ŝi nomas la "Teleskopan Metodon". Ĉi tiu metodo helpas vin facile memori la vortordon. Vi certe ne povas maltrafi ĉi tiun parton.

Malgraŭ havi tekston, bildojn kaj animaciojn, mi trovas ŝiajn filmetojn tre facile aŭskulteblaj. Mi povas aŭskulti ŝin klarigante la prelegojn aŭ rakontante la frazojn en la angla kaj la ĉina mandareno dum mi faras ion alian, kiel hejmajn taskojn. Tio eblas ĉar ŝi klarigas ĝin klare kaj malrapide. Estas facile kapti ĉion, kion ŝi klarigas en la videoj.

Alproksimiĝante al la fino de la lecionoj, Cecilia instruos vin kiel skribi ĉinajn signojn kaj la signifon de radikaloj kaj kiel ĝi funkcias por helpi vin facile kompreni ĉinajn signojn.

Ne atendu plu! Enskribiĝu vi en la kursoj de Cecilia Chen nun kaj ricevu la rabaton uzante mian filian kodon!

20% rabato, registriĝu nun! (havebla ĝis la 7-a de aprilo)
15% rabato, registriĝu nun!





Komunikon


Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *