Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Virtuala Kongreso de Esperanto 2021


16a Julio

Antaŭ de la oficiala malfermiĝo de la Virtuala Kongreso, mi jam aliĝis ene por spekti malnovan filmon pri Esperanto en Varsovio 100 jaroj post la publika enkonduko.


17a Julio

Jen vi vidos la horaron kaj nian agadon en kelkaj babilĉambroj, sufiĉe multe da homoj partoprenis, mi ĝojas.

Estas tro multe da babilĉambroj de diversaj temoj, mi eniriĝis en kelkaj pri libroŝatantoj, teo-ŝatantoj, oomoto, sciencemuloj, komputikistoj, kaj kompreneble, ankaŭ ne forgesis mi la kafejon! Ni ne povas iri al kinejo en Tajvano nun pro la pandemio sed ne gravas, mi iras virtuale en la kongreso haha.

Amuze ke estis babilĉambro por nefumantoj, sed mi ĝojis lerni ion el la korea konsilisto pri psikologia kialo por fumado. Freneze ke estis 10 vidbabilejoj kiuj komencis je la sama horo! Mi ne povis plentempe ĉeesti tuton, sed ŝaltis el unu al la alia.


18a Julio

Malfermo de la kongreso finfine komencis per parolado el la estraranoj kaj asociaj reprezentantoj. Post tio, pli da prelegoj daŭriĝis.

Tajvana Esperanto-Asocio pere de Sro Reza Kheirkhah ankaŭ prezentos je la 20a, 22a kaj 24a de julio (Tajvana horo). Mi ĉeestis en la babilĉambroj pri Esperanto en Azio, Aŭstralio kaj Oceanio, kaj ankaŭ de Bahaismo.

La sesio de Esperanto Movado en Azio daŭris pli ol 2 horoj kaj havis prezentantojn el kelkaj landoj, kiel Koreio, Japanio, Vjetnamio, Indonezio, Ĉinio, Mongolio, Barato kaj Filipinoj. Ne forgesu ankaŭ la belvoĉo de Ilia.

Mi spektis teatron memore al unu esperantisto kiu ludis la rolon de Zamenhof sur la scenejo. La teatraĵo temis pri esperantisto de Ruslando. Kaj en alia ĉambro estis prezentado de Filipina Esperanto-Junularo. Ŝaĵnas ke estas multaj novbakitaj esperantistoj en Filipinoj. Bonan laboron Albert Stalin Garrido.

Komence estis filmeto pri Mongolio, kiun mi tre amis, precipe pri la tradicia kostumo kaj kantado. Tio estis en la babilĉambro pri fari aferojn de komerco kaj ekonomio per esperanto. Ĝi tuj kaptis mian atenton ĉar mi akiris magistrecon en negoco, do mi certe trovos pli da informaĵoj. Estis ankaŭ iu, kiu parolis pri tradukado en novaĵretejo Tutmondaj Voĉoj (Global Voices en Esperanto), kie mi jam estiĝis unu el la tradukistoj ekde 2013.


19a Julio

Estas multaj akademiuloj en Esperantujo, mi ĉiam ŝatas spekti ilian diskuton ĉar mi ŝatas esti kun inteligentuloj. Kvankam esperanto estas konstruita lingvo, ĝi ankaŭ taŭgas uzita por diskuti konstruitan aferon kiel la plata tero. Unu emerita profesoro de fiziko montris al ni kiel la ideo de plata tero ne ĝustas. Li ankaŭ uzis 3D programon por ekspliki. Mi pensas ke ĝi estis mojosa.


20a Julio

Tajvana Esperanto-Asocio pere de Sro Reza Kheirkhah havis 2 horojn da sesio por prezenti pri nia movado en Tajvano kaj ankaŭ iom pri la vivo, kulturo, ktp. Mi helpis kundividi ĝin reprezentante la nordan Tajvanon, kaj Reza Kheirkhah la sudan Tajvanon, respektive laŭ nia loĝloko.

Krome, mi tre dankas al Sro Reza Kheirkhah por iom prezenti ankaŭ pri Libro de Nee.

Ankaŭ estis memorebla momento, mi neniam antaŭe vidis mian vizaĝon aliflanke, do mi fotis la ekranon ĉar mi uzis ambaŭ komputilon kaj poŝtelefonon. Estis problemo kun mia mikrofono de komputilo.

Kaj eble la unua en historio de Esperantujo, Arya Bhaskara Ferduzi prezentis pri Dangdut, kiu estas populara muzikĝenro de Indonezio, kaj li eĉ kantis dangdutan kanton "Alamat Palsu (Falsa Adreso)" esperante!


21a Julio

Ĝi estis tre interesa prezentado pri Katalunio kaj ĝia bela urbo Barcelono. La prezentanto estas juna kaj flua en esperanto. Mi spektis ankaŭ pri Esperanto-movado en Meksiko, kaj opinio de ĝiaj membroj.

Unu memorebla kaj speciala afero kiu okazis hodiaŭ estis en la babilĉambro por filatelistoj. Mi konis unu sinjoro el Dandong-urbo de Ĉinio. Tiu urbo situas apud de Norda Koreio, kaj ĝi estas tre proksima el Norda Koreio, estas nur 1 ponto konektante ambaŭ landojn en Dandong.


22a Julio

Hodiaŭ estas denove la vico de Sro Reza Kheirkhah reprezentante Tajvana Esperanto-Asocio por disvastiĝi aferojn ne nur pri esperanto-movado en Tajvano sed ankaŭ pri Tajvana kulturo, festo, gastronomio, turismo kaj eĉ aboriĝenaj popoloj de Tajvano. Bonŝance, mi havas kelkajn lernlibrojn de aboriĝenaj lingvoj, do mi montris al la spektantoj.

En alia babilĉambro estis interesa kaj grava prezentado pri kovimo kaj ĝia rilato al kormalsano. La prezentanto estas lerta kuracisto el Irano. Mi jam vidis lin kelkfoje ĉar mi partoprenis ankaŭ antaŭajn kelkajn kongresojn de Irana Esperantisto.


23a Julio

Nekredeble ke en Barato, precize en Tamilio ekzistas unu bela paca loko nomiĝas Aŭrovilo. La konstruaĵo ekstera kaj ena havas mirindan aspekton. Mi imagas ke oni povas senti puran pacon esti en tiu ĉi loko. Krome, la loĝantaroj tie ne estas nur baratanoj sed ankaŭ fremduloj, kiel francano, koreano, ktp.

Kaj en la babilĉambro pri sciencemuloj, mi konis unu nederlandaninon kiu havas mikroskopon el la 17a jarcento! Mirinde, mi ankaŭ havas mikroskopon sed ĝi estas digitala kaj produktita en la 21a jarcento. Ni kunfotis tenante niajn mikroskopojn.

Mi ankaŭ ĉeestis babilĉambron pri bahaiismo por koni ĝin iomete. La 1a fojo mi konis bahaan religion estas pere de esperanto. Mi ne estas ĝia kredanto sed ĝi estas interesa lerni pri alia mojosa afero. Plie, en la babilĉambro pri meditado, mi trovis ke ili diskutis pri unu populara vjetnama monaĥo, kiu loĝas en Francio. Lia nomo estas Thich Nhat Hanh. Surprize, mi konas lin ĉar mi aûskultis lian prelegon france pri budismo.


24a Julio

Neniam pensis mi ke mi trovos personon de minoritata TUPI etno el Brazilo, eĉ neniam pensis mi ke lin trovis mi pere de esperanto kaj eĉ neniam pensis mi ke li parolas ankaŭ tokiponon. Nun li jam farigis mian tokiponan amikon, eble la unua tokipona amiko, kiu povas paroli regule kun mi. Ankaŭ de li, mi trovis la unuan metalmuzikgrupon en Esperantujo, ili nomiĝas BaRok Projekto.

Antaŭ kelkaj tagoj mi parolis kun monaĥo Miao Hui, kiu supozeble estas la nura esperanta monaĥo, pri havigi babilĉambron pri Budhismo kaj hodiaŭ mi trovis klasĉambron de Budhana Kunsido. Ĝi temis pri enkonduko pri Budhismo. Kaj je la fino antaŭ de mi fermis la tagon, mi ĉeestis mallongatempe la prelegon pri Sanskrito. Mi ĉiam interesiĝas lerni ĝin.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *