Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Renkonti homojn el la tuta mondo en la Poliglota Kunveno 2021

Lingva praktikejo: esperanto
Lingva praktikejo: esperanto

Ĉiutage de la 20a ĝis la 24a de majo dum 24 horoj, mi verŝajne trovus iun interrete kun kiu paroli. Se mi fermas la okulojn, ŝajnas al mi esti en loko fizike parolanta kun homoj el diversaj landoj en diversaj lingvoj. Ĝi estis tre amuza. Mi diru, ke mi tre ĝuis ĉi tiun retan kunvenon. En tempo de ĉi tia pandemio, la Poliglota Kunveno 2021 donis al mi ŝancojn ekkoni multajn novajn amikojn el diversaj lingvaj devenoj el multaj landoj.

1.079 partoprenantoj el pli ol 65 landoj aliĝis al ĉi tiu granda tutmonda evento. Mi neniam renkontis tiom da poliglotoj (iun ajn, kiuj povas konversacii en almenaŭ 5 lingvoj) en mia vivo. Se ĉiuj iliaj lingvoj estus kombinitaj, ĝi estus pli ol 145 lingvoj! Iuj el la plej reprezentataj estis angla, hispana, franca, germana, itala, rusa, portugala, ĉina, japana, pola kaj esperanto. Je mia surprizo, iuj homoj konas aliajn artefaritajn lingvojn, kiel tokipono kaj interlingvao. Mi parolis tokiponon kun iu por la unua fojo en mia vivo, kaj ĝi estis en ĉi tiu Poliglota Kunveno 2021.

Sponsoroj
Sponsoroj

Mi ankaŭ havis specialan sperton esti unu el la sponsoroj. Ĝi estis farita sen ia speciala kialo, kaj mi ne multe pensis pri ĝi, sed mi ĝojas, ke mi faris. Unue, la interreta renkontiĝo helpis min kaj multajn homojn en la sama situacio kiel mi amikiĝi kun homoj el aliaj landoj facile. Multaj homoj ne povas aliĝi al la elreta evento pro pluraj kialoj, la plej ofta estas tempo kaj financo.

La Poliglota Kunveno estas neformala evento, kiu okazas unufoje jare kaj kunvenas poliglotojn kaj lingvajn entuziasmulojn el la tuta mondo. Ĝi estas kvintaga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas lingvojn. La Poliglota Kunveno okazos unuafoje en Teresin, Pollando, 30 km el Varsovio, en majo 2022.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *