Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lernu Tokiponon por Kompreni Bazojn de Lingvolernado


Mia amiko, Sanda, estas denaska ĉina kaj hakaa parolantino de Tajvano. Kiel plej multaj ĉinaj parolantoj, Sanda havas malfacilaĵojn lerni la anglan. La angla, estante lingvo de malsama lingva grupo kun la ĉina, havas multajn diferencojn, kiel prononcado kaj konjugacio. Sanda estis malmotivigita por lerni ĝin kaj ŝi kredis, ke lerni la anglan estas malfacila. Tamen, kiel ĉina parolanto, estas pli facile lerni la japanan. La japana estas unu el la lingvoj kiujn Sanda konas.

Sanda deziras koni la anglan por ke ŝi povu ekzameni la TOEIC-ekzamenon, kiu estas unu el multaj postuloj de laboro en Tajvano. Ŝi ankaŭ deziras koni aliajn eŭropajn lingvojn, kiel la latinidaj lingvoj.

Kompreni la bazojn de lingvolernado

Mi helpis ŝin lerni la anglan dum niaj unuaj renkontiĝoj ĉe McD (jes, ni amas McD-on!) Kaj mi eksciis, ke estas tre malfacile por ŝi lerni la anglan ĉar ŝi pensis en sia gepatra lingvo. Estas malfacile lerni unu lingvon kaj pensi en alia, kiu ne estas de la sama lingva grupo aŭ havas tro multajn diferencojn.

Ĉinaj parolantoj havas malsamajn manierojn esprimi ion, kio povus esti netradukebla en la angla. La adverbo de tempo en ĉina frazo estas metita je la komenco de la frazo aŭ post la subjekto.

Unu tage mi trovis Tokiponon dum mi legis pri "konstruita lingvo (konling)". Unuvide, ĝi aspektas kiel ege facila lingvo por lerni. Ĉi tiu lingvo havas nur 120 vortojn. Mi scias, ke ĝi povas soni ŝercan lingvon aŭ soni kiel ĝi estis kreita sen celoj. Fakte ĝi instruas simplecon. Ĝi instruas al ni kiel transdoni nian mesaĝon en la plej simpla maniero.

Tiam mi decidis instrui Tokiponon al Sanda, ĉar mi pensis, ke ŝi povus lerni la bazojn de lingvolernadon per ĝi. Ĝi estis bona, ŝi povis lerni rapide kaj ĝi ne estis tro malfacila por ŝi kompreni. La plej grava plibonigo estas, ke ŝi povas prononci silabon de vorto skribita en la latina alfabeto unu post la alia. La tajvanano uzas specialan fonetikan sistemon, kiu ne baziĝas sur la latina alfabeto, male al Hanyu Pinyin de Ĉinio.

La vortoj de Tokipono devenas el diversaj lingvoj, plejparte eŭropaj. Ĝi povus helpi al Sanda rekoni ilin kiam ŝi lernos ajnajn eŭropajn naturajn lingvojn en la estonteco, kvankam ĝi eble ne influos multon al sia lernado. La pruntvortoj el la kantona estas ankaŭ pli facile kompreneblaj ĉar la ĉinaj dialektoj similas unu al la alian.

Per kompreni la bazojn de lingvolernado, Sanda povas plibonigi la anglan per pli bona lernada metodo, kaj ŝi ankaŭ povas pensi pri ĝi el alia vidpunkto. Fine ŝi povas fariĝi sendependa lingva lernantino.

Ĉu vi lernis Tokiponon? Dividu vian rakonton kun ni!

Bildo
By Conor Luddy on Unsplash

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *