Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lernu Afrikansan Enrete

 
Hallo, hoe gaan dit? Goed, dankie. Wat is jou naam? My naam is Teddy. Aangename kennis
Saluton, kiel vi fartas? Bone, dankon. Kiu estas via nomo? Mia nomo estas Teddy. Estas plezuro renkonti vin

Se vi jam lernis la nederlandan antaŭe, vi eble scivolemas kiu la lingvo estas. Ĝi ŝajnas la nederlandan, sed ne estas tiu lingvo. Vi eĉ povas kompreni ĝin se vi konas la anglan, ĉu ne? Do, kiu estas tiu?

Ĝi estas la afrikansa lingvo, unu lingvo parolita ĉefe en Sudafriko kaj Namibio. Multaj homoj eble malkomprenas tion kiel ”afrikana“, kiu havas tute malsaman signifon. La afrikana lingvo aludas la lingvojn, kiujn estas parolitaj de afrikanoj aŭ lingvoj en afrika kontinento.

Facila sed konfuza

Mi jam legis multajn artikolojn, kiuj mencias ke la afrikansa estas konsiderita kiel facila lingvo por anglaj parolantoj. Laŭ mi, ĝi estas sufiĉe facila sed min konfuzas kelkfoje, precipe pro la vortordo, en kie oni kelkfoje metas la verbon je la finfrazo.

Afrikansa lingvo similas kun la angla pro la sama lingvfamilio. Krom la angla, mi ankaŭ trovis tiun similecon kun indonezia lingvo, kaj laŭŝajne, ili sonas iom amuze. Antaŭe, mi skribis unu artikolon pri 5 amuzaj vortoj en la afrikansa lingvo de mia vidpunkto.

Enreta Afrikansa Kurso

Ni scias ke ekde kiam la interreto aperiĝis, nia vivo ŝanĝiĝis pli produktive. Ni povas fari multajn aferojn interrete nunmomente, de studado ĝis aĉetado.

Ĉu vi jam aŭdis pri retejo de lingvo-lernado, kiu nomiĝas Italkio? Se vi ankoraŭ ne, mi rekomendas ke vi vizitu la retejon kaj kreu unu konton. Vi povas trovi amikojn por lerni lingvojn, praktiki skribadon aŭ instruisto de lingvoj.

Mi sekvis 5 lecionojn de afrikansa lingvo. Mia instruistino nomiĝas Vicki el Sudafriko, loĝante ĉe Germanio nuntempe. Ŝi ne estas nur unu ĝenerala instruistino sed ankaŭ estas unu profesia instruistino en Italkio. Ŝi havas preskaŭ 300 da kompletigitaj lecionoj kaj pli ol 80 studentoj.

Vicki

Dum la leciono, mi fokusiĝis pli por lerni la frazojn, kiel sinprezentado, demandado, ktp. Poste, la fokuson mi plivastigi al gramatiko kaj vortprovizo. Mi pli preferas lerni frazojn ol nur gramatiko aŭ vortprovizo ĉar mi volas kapabli por interparoli tuj.

Mia kutimo de lernado estas ke mi ŝatas disigi la frazon al vortoj. Tielmaniere, mi povas lerni la signifon de ĉiuj vortoj kaj la gramatiko. Tiu ĉi metodo kelkfoje donas amuzan signifon pro la rekta tradukado. Vi povas rememorigi pli facile kaj asocii ĝin al la reala signifo.

mia kajero

Ĉu vi havas interesan lernadan momenton? Dividu kun ni sube kaj abonu tiun ĉi blogon.

Bildo

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *