Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

5 Interesaj Faktoj Pri Tradukado Kaj Lingvo



1. Parolanto kiu parolas la plej multe da lingvo

Unu Kanada specialisto kiu nomiĝas Alexander Arguelles (Aleksandro Argueleso), kiu havas Guinness-libron de rekordoj je 1985 por la kapablo de paroli la plej multe da lingvo. La teamo de Guinnesso konfirmis ke li komprenas 43 lingvojn, tamen la kvanto ne estas fiksita. En unu intervjuo, Aleksandro diris:

"Nun mi povas legi en pli malpli tri dekduon da lingvo kaj povas paroli preskaŭ flue entute, kaj mi jam lernis multajn pli"

2. Kvin plej kompleksaj lingvoj

Estas pli malpli 7000 lingoj tutmonde, tamen la plejmulto de monda loĝantaro nur povas paroli 23 lingvojn. Depende de via denaska lingvo kaj la rilato al la lingva grupo, via lernado povas esti pli malfacila ol kelkaj homoj. Ĉiuokaze, ne estas facila por decidi kiu lingvo estas la plej kompelksa en tiu ĉi mondo. Tamen, se ni aludas la anglan lingvon, Foreign Service Institute (FSI) aŭ Instituto de Fremda Servo raportas ke la plej malfacilaj lingvoj por angla parolanto estas arabo, ĉino, japano kaj koreo.

3. Tri aŭtoroj kun la plej multe da tradukado

Unesko faris datumbazon enretan kiu nomiĝas "Index Translationum", kiu enhavas liston de tradukitaj libroj tutmonde. Laŭ tiu datumo, la sekvantaj aŭtoroj havas la plej multe da tradukado:
  1. Agatha Christie (7233 tradukadoj)
  2. Jules Verne (4751 tradukadoj)
  3. William Shakespeare (4293 tradukadoj)

4. La plej multe tradukita dokumento

Oni ne povas nei ke la Biblio estas la plej multe tradukita literatura verko en la historio, al 2932 lingvoj. Tamen, la plej multe tradukita dokumento estas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estas disvolvigita de Unuiĝintaj Nacioj je la 1948. Ĝi estas tradukita al 370 lingvoj kaj dialektoj kiel abĥazio kaj zuluo je la 2009.



5. 10 la plej multe uzitaj lingvoj enrete

Kompreneble ke la angla lingvo estas la plej populara enrete. Preskaŭ 52% el tuta enreta enhavo estas publikigita angle. La sekvanta informaĵo estas tre valorita por enreta negoco se vi volas pligrandiĝi eksterlande. Vi povas traduki enretan vendejon, negocan retejon, aplikaĵon, merkatan enhavon kaj alian negocan dokumenton al la sekvantaj lingvoj:
  1. ± 6.6% rusa lingvo
  2. ± 5.6% japana lingvo kaj germana lingvo
  3. ± 5.1% hispana lingvo
  4. ± 4.1% franca lingvo
  5. ± 2.6% portugala lingvo
  6. ± 2.3% itala lingvo
  7. ± 2.0% ĉina lingvo
  8. ± 1.7% pola lingvo

Referenco
10 AMAZING FACTS ABOUT TRANSLATION AND LANGUAGES
Foreign Language Expertise

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *