Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Poliglota Konferenco 2025 Tajpeo


La Poliglota Konferenco, plurlingva evento, okazis de la 10a ĝis la 12a de novembro en Tajpeo. Pli ol 400 homoj el la tuta mondo ĉeestis ĉi tiun 3-tagan eventon en Tajpeo. Mia edzino kaj mi partoprenis de la komenco ĝis la fino. Mi renkontis multajn malnovajn kaj novajn amikojn ĉe ĉi tiu evento. Mi ankaŭ petis du amikojn, kiuj verkis librojn, subskribi siajn librojn por mi. En ĉi tiu evento, mi havis la ŝancon paroli hokkienan, indonezian, anglan, mandarenan, hispanan, esperanton, portugalan kaj tok-pisinan lingvojn. La homoj en la fotoj venas el la jenaj landoj:

  1. Indonezio
  2. Svazilando
  3. Sud-Afriko
  4. Tajvano
  5. Malajzio
  6. Filipinoj
  7. Gvatemalo
  8. Germanio
  9. Usono
  10. Britio
  11. Haitio
  12. Belgio
  13. Ĉinio
  14. Sankta Vincento kaj Grenadinoj
  15. Sud-Koreio
  16. Nederlando
  17. Kosta-Riko
  18. Rumanio
  19. Francio






Krome, estis 2 aŭtoroj, kiujn mi konas kaj kies libron mi aĉetis. Unu estas hokkieno el Filipinoj, kiu verkis libron pri la filipina hokkiena lingvo. La alia persono estas tajvana sinjorino, kies edzo estas el Gvatemalo; ŝi verkis libron pri lernado de lingvoj. Do, mi uzis ĉi tiun okazon por peti iliajn subskribojn.



Dum la kongreso mi renkontis unu britan virinon kiu lernis esperanton. Kvankam ŝi ankoraŭ ne parolis flue, ni ĝuis mallongan babiladon esperante. 

Estis tablo de esperanto por tiuj, kiuj volis koni kaj lerni la lingvon. Mi vidis kelkajn librojn de lernado sur la tablo. Pro la amaso de novuloj, oni krokodilis dum la diskuto.

Krome, estis nia longtempa amiko de Tajvana Esperanto Asocio, Ŝajeno el Usono, kiu ankaŭ prezentis pri lingvo el Lanyu Insulo.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *