Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

La Avantaĝo de Legi en la Originala Lingvo

 


Ĉu vi pensas, ke la informoj, kiujn vi legas en via lingvo, estos la samaj en alia lingvo? Plej multaj el vi eble ne pensas pri ĉi tiu demando ĝis ĝi kaŭzas problemon. Mistradukado okazas ĉie. Ĝi estas pro la diferencoj en esprimi koncepton trans malsamaj lingvoj. Oni diras "preni medikamenton" en la angla, "manĝi medikamenton" en la ĉina, kaj "trinki medikamenton" en la indonezia. Tri frazoj en tri malsamaj lingvoj signifas la samon.

Tial, estas tasko por tradukisto kompreni la kuntekston antaŭ traduki. Vort-post-vorta traduko ne estas rekomendita ĉar kunteksto estas la plej grava. Imagu vin en kunveno. Kion vi diras en via lingvo, kiam vi volas doni toston al ĉiuj? Kaj nun, provu traduki tion al la fremdaj lingvoj, kiujn vi konas.

Tial estas diro, ke vi nur povas bone traduki en vian denaskan lingvon. Ĉar vi kreskas kun tiu lingvo do vi scias, kio sonas ĝuste. Jes, kio sonas ĝuste, anstataŭ tio, kio tradukas ĝuste. Kvankam vi eble havas alian opinion dirante, ke oni povas trejni sin por esti scipova al la denaska nivelo en fremda lingvo. Tio estas vera, sed vi akiros tiun kapablon kaj scion per trejnado anstataŭ natura sperto.

Legado en la originala lingvo estas avantaĝa, do malĝusta traduko ne trompos vin. Iuj lingvoj havas multajn vortojn por io, kio povas esti esprimita pli simple en alia lingvo. Ekzemple, la inuita lingvo havas 50 vortojn por neĝo, kaj la indonezia havas malsamajn vortojn por kuirita kaj nekuirita rizo. Ĉi tiu karakterizaĵo kutime reflektas kio estas grava por la homoj de tiu lingvo. Do, neĝo estas tiel esenca por la inuita popolo kiel rizo por la indonezia popolo.

Mi preferas legi en la originala lingvo por ricevi la ĝustajn informojn el la vidpunkto de denaskaj parolantoj. Kaj ne estas ŝanco, ke mistraduko okazu kaj trompu min. Ĉu vi ŝatas legi en la originala lingvo?


Foto de Seven Shooter sur Unsplash

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *