Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Ĉu vi povas paroli rumanan lingvon?



Ĉu vi jam aŭdis pri latinidaj lingvoj? Latinidaj lingvoj estas lingvoj, kiuj evoluiĝis el vulgara latino. La romanoj parolis ilin, tiuokaze ili nomiĝas latinidaj lingvoj. Kelkaj el la plej konataj latinidaj lingvoj estas hispano, portugalo, italo kaj franco. Sed ĉu vi sciis ke rumana lingvo ankaŭ estas kategoriita kiel latinida lingvo?



Rumana lingvo, kiu estas parolita plejmulte en Rumanio kaj Moldavio, ŝaĵnas kiel miksaĵo inter latinida kaj slava lingvo pro la geografia loko de la landoj, kie la lingvo estas parolita kaj la historio. Vi povas vidi la suban mapon ke Rumanio kaj Moldavio (blua koloro) estas apartaj de okcidenta eŭropo, kie la cetero de latinidaj lingvoj estas parolitaj.

Latina Eŭropo

Kial Rumana Lingvo?

Mi jam konas kelkajn latinidajn lingvojn do mi decidis lerni lingvon el alia lingva grupo, kaj mi volas koni slavan lingvon. Tiuokaze, mi jam lernis iomete de multaj slavaj lingvoj, kiel ruso, bulgaro, slovako, kroato, polo, kaj eĉ slavaj konstruitaj lingvoj, kiel slovio, slovianto kaj slovianskio.

Ĝis unu tago kiam mi parolis kun miaj amikoj en poliglota grupo pri nia lingva defio, la ideo por lerni rumanan lingvon aperiĝis ĉe mi. Mi scias ke ĝi ne estas slava lingvo sed latinida lingvo. Tamen, rumana lingvo havas influon de slavo kaj mi jam povas koni kelkajn vortojn eĉ antaŭ de la lernado de rumana lingvo.

Per havi ambaŭ latinidan dan slavan karaterizaĵon, ĝi estiĝas unika lingvo kiu sonas inter miksaĵo de ambaŭ lingvaj grupoj. Honeste, ĝi sonas pli bele, precipe kiam INNA kantas rumane.

Metodo de Lernado

Mi tre ŝatas Duolingon kaj Duolingo ankaŭ havas rumanan kurson. Alia aplikaĵo kiu mi ŝatas estas 50 Languages, ĝi havas multajn lingvojn disponeblajn kiel fonta kaj cela lingvo. Do, mi uzas ambaŭ aplikaĵojn por lerni rumanan lingvon ĉiutage.

Krome, mi ankaŭ trovis rumanajn parolantojn en kelkaj lingvo-interŝanĝaj aplikaĵoj, kiel Tandem, HelloTalk, Speaky kaj Fejsbukaj grupoj. Mi povas lerni per mi mem tra aŭŝkultado kaj legado sed havi tiun, kiu mi povas demandi, povas esti pli helpema kaj povas plirapidigi mian lernadon.

Kiam mi sentas pli komforte kun la strukturo de lingvo kaj povas kompreni pli vortojn, mi aŭskultos radion, kaj mi ŝatas uzi TuneIn kaj RadioGarden por aŭskulti radion el tuta mondo. Mi scias ke mi ne povas kompreni la kontekston de elsendo sed la celo de aŭskultado estas por lerni la akcenton.

Ĉu vi ankaŭ lernas aŭ povas paroli rumanan lingvon?

Bildoj
Robert Anitei
Wikipedia

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *