Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lerni Skribsistemojn estas Amuza


Malgraŭ lerni multajn lingvojn, verŝajne pli ol 30, mi neniam rimarkis, ke lerni skribsistemojn povas esti tiom amuza. Nuntempe, kiam ajn mi sentas maldiligentan lerni lingvon, mi lernas la skribsistemon (se ĝi estas nova por mi). Ankaŭ necesas multe malpli da tempo por lerni skribsistemon ol lingvon. Kaj vi povas mirigi viajn amikojn per via nova scio!

Mi lastatempe lernis la hebrean kaj bajbajinan skribon. Vi eble aŭdis pri la hebrea lingvo, do hebrea skribo estas por la hebrea lingvo de Israelo. Bajbajina skribo estas por la tagaloga lingvo de Filipinio. La hebrea skribo estas ankoraŭ uzata por skribi la hebrean lingvon. La bajbajina malmodiĝis, kaj ĝi ne estas uzata en la tagaloga lingvo plu, sed kelkaj filipinaj artistoj komencis uzi baybayinan en siaj artaĵoj, kiel pentraĵoj.

La hebrea kontraŭ bajbajina

La hebrea skribo (ankaŭ nomita Ktav Ashuri) estas skribita de dekstre maldekstren. Ĝi havas 22 konsonantojn kaj 5 vokalojn. Vi metas vokalon sub konsonanto por fari silabon. Sed kelkaj vokaloj estas metataj apud la konsonantoj. La pli malfacila parto estas memori plurajn karakterojn por la sama sono. Jes, vi legis ĝin ĝuste. Estas pli ol unu signo por sono, ekzemple, estas pli ol unu signo por la vokaloj A, E kaj I.

Bajbajina skribo estas pli simpla ol hebrea skribo. Ĝi havas malpli da signoj por lerni, kaj ĝi estas pli facile memorebla. Estas 14 konsonantoj kaj nur 3 vokaloj. Unu interesa karakterizaĵo de bajbajina estas havi markilon por silentigi la vokalon. Do, ni prenu BA kiel ekzemplon. Ĝi fariĝas B post kiam vi metas ĉi tiun markilon. La malavantaĝo de skribi bajbajinan nuntempe estas ke komputiloj ne povas montri bajbajinajn signojn sur retpaĝoj, kvankam ekzistas bajbajinaj tiparoj haveblaj. Aliflanke, poŝtelefonoj ne havas ĉi tiun montradan problemon. Ho, kaj bajbajina estas skribita de maldekstre dekstren!

Skribi en aliaj lingvoj

Vi povas demandi kiel vi povas uzi la skribsistemon, kiun vi lernas, se vi ne lernis lingvojn, kiuj uzas tiun skribsistemon. Estas bone, vi ankoraŭ povas uzi ilin. En mia metodo, mi uzas ilin por skribi en aliaj lingvoj, kiujn mi konas, kiam ajn mi sendas mesaĝojn al amikoj, kiuj ankaŭ konas tiun skribsistemon. Ĝi eble ne estas tute taŭga, sed ĝi helpas vin daŭrigi uzi ilin por ke vi ne forgesu. Ekzemple, vi povas skribi en la hispana aŭ indonezia lingvo uzante la bajbajinan. Kaj vi eble trompis homojn, ke vi skribas en la tagaloga lingvo. Estas amuze, ĉu ne?


Fotoj de:

Dan Pelleg - Own work, Public Domain, Wikimedia
Roido02 - File:BaybayinVowels.jpg, CC BY 3.0, Wikimedia

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *