Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Vida komunikado per ikonoj

Se vi scias legi ĉinajn literojn, vi eble ankoraŭ povas diveni tion, kio estas skribita sur la ŝildoj, kiam vi vizitas Honkongon, Tajvanon aŭ Tokion. Ĉi tio estas ĉar la kantona, mandarena kaj japana lingvo ankoraŭ uzas ĉinajn literojn kiel siaj skribaj lingvoj. La samaj literoj estus elparolataj alimaniere, sed iel estas facile por iu diveni kaj kompreni la signifon.

Ĉi tiu sistemo diferencas de lingvoj, kiuj uzas latinajn alfabetojn; la samaj vortoj, kiuj havas la saman signifon, ŝajnas ne esti tre ofte videblaj. Du samaj vortoj eĉ povus signifi la kontraŭajn aferojn, kiel "tak" signifas "jes" en pola lingvo, kaj ĝi signifas "ne" en indonezia lingvo. Terure estus se vi miksus ĉi tiujn du lingvojn!

Kio okazas se nia estonta komunikado uzas ikonojn por reprezenti objektojn kaj konceptojn? Ĉu vi ne pensas, ke ĝi estus multe pli facila kaj amuza? Ikonoj estas bildoj, ili rilatas al kreemo. Uzi ikonojn estos kreiva ekzerco por niaj cerboj. Aliflanke, sendi niajn mesaĝojn rilatas al logiko, ĉar ni bezonas pripensi la gramatikon. Do, uzante ikonojn por sendi niajn mesaĝojn, nia cerbo samtempe kreive kaj logike ekzercos.

Grupo nomata KomunIKON el Svislando disvolvas ĉi tian vidan komunikadon. Ili nomas ĝin IKON, kaj ĝi tradukas tekstojn en ikonojn, kiujn uzantoj povas sendi al aliaj uzantoj. Ĉi tiu metodo permesas homojn el diversaj lingvoj komuniki senprobleme, ĉar ĉiuj vidas la samajn ikonojn, kaj ili tradukas ilin al siaj lingvoj.

Lingvoj de la sama lingva grupo kutime havas la saman aŭ similan gramatikon, kiel la itala kaj la hispana. Italparolantoj ne havos multajn malfacilaĵojn por kompreni hispanan gramatikon. Kio okazos kun lingvoj, kiel la uzbeka kaj la malaja? Ĉi tiuj du estas de malsamaj grupoj, kaj ili havas tre malsaman gramatikon. KomunIKON uzas kolorojn por montri la funkciojn de vortoj, kiel ekzemple verboj, adjektivoj kaj adverboj. Ĉi tiuj koloroj helpos uzantojn kompreni la kuntekston de la ikonoj.

Uzi ikonojn por komuniki estas vere sukceso en homa komunikado. Kvankam ĝi ekzistas de longe, ĝi ne estis bone utiligita por internacia komunikado. Tial ni havas tutmondajn lingvojn pli malfacile lerneblajn ol IKON, kiel la angla, mandarena kaj hispana.


Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *