Mia vojaĝo al Filipinoj estis speciala ĉar mi ne nur esploris Filipinojn por la unua fojo, sed mi ankaŭ havis amikojn tie eĉ antaŭ ol mi paŝis sur la teron. Tio eblis pro la scio de fremdaj lingvoj kaj esti parto de tiuj lingvaj komunumoj.
La avantaĝo de esti parto de lingvaj komunumoj estas la ebleco renkonti la membrojn en aliaj landoj. Dum ĉi tiu vojaĝo, mi renkontis du amikojn el la Ĉabakana kaj Esperanta komunumoj. Neniu el ili konis unu la alian, do mi havis apartajn tagojn por renkonti ambaŭ. Alia kialo estas, ke mi certe parolos Ĉabakanon kaj Esperanton. Mi konas ambaŭ lingvojn, kaj ili ne.
Mi vere ĝuis la tempon kun ili, parolante kaj Ĉabakanon kaj Esperanton. Ni parolis pri la spertoj de unu la alian lernante kaj vivante kun la lingvoj kaj ilia evoluo. La Ĉabakana amikino estas libroverkistino, ŝi donacis al mi sian Ĉabakan libron kaj fridujan magneton kiel suvenirojn. La Esperanta amiko laboras en la Informa kaj Teknologia fako, kaj li donacis al mi lokan kalendaron kiel suveniron.
Ĉabakano estas hispan-bazita kreola lingvo parolata en Filipinoj, igante ĝin la sola hispan-bazita kreola lingvo en Azio, kun apartaj variaĵoj en Zamboanga, Cavite kaj Ternate, miksante hispanan vortprovizon kun lokaj filipinaj lingvoj kiel la tagaloga kaj la cebuana.
Esperanto estas la plej vaste parolata artefarita lingvo en la mondo, kreita por esti neŭtrala, facile lernebla internacia dua lingvo por tutmonda komunikado kaj paco. Ĝiaj parolantoj estas disigitaj tra la mondo kun formalaj komunumoj unuigitaj sub la membreco de la plej granda esperanto-asocio, nomata Universala Esperanto-Asocio.





Comments
Post a Comment