Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lingva Diskuto kun Lingspark

Unu el miaj mirindaj poliglotaj amikoj, Sal el Svedujo, invitis min diskuti por priparoli kiel ni regas nian lingvolernadon. Dum la 30-minuta diskuto, ni traktis diversajn aferojn, de uzado de programoj ĝis loĝado eksterlande. Cetere ni ankaŭ dividas nian sperton de lerni mandarenan, ĉar ni ambaŭ ne estas denaskaj mandarenparolantoj. Sal loĝis en Tajvano iom da tempo, dum mi restas en Tajvano ekde 2008.

La diskuto estis elsendita rekte sur Zoom fare de tajvana moderatorino, kiu loĝas en Bali, Indonezio nuntempe. Spektantoj povas spekti la registritan diskutan videon en Fejsbuka paĝo de Lingspark. Lingspark estas retejo pri lingvolernado fondita de Sal. Ĝi nuntempe ofertas Atelierojn kaj Kursojn, kiuj estas desegnitaj por kovri ĉiujn aspektojn de lingva akirado, ekzemple, parolaj sonoj, legado kaj skribado, parolado, vortprovizo kaj gramatiko.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *