Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Festi Novjaron Kun Tuvalo


La tuvaluaj studentoj en Tajvano ludis, kiam mi alvenis al la loko de la Novjara Renkontiĝo. Ĝi okazis en la Ambasado de Tuvalo en Tajvano situanta en la distrikto Daan de la urbo Tajpeo. La etoso estis tre amuza kaj agrabla. La bongustaj kukoj kaj trinkaĵoj estis metitaj sur la tablon, kaj seĝoj estis metitaj ĉe la flanko de la enirejo. La malvarma vetero rapide transformiĝis en varman bonvenon.



Mi sentis bonŝancon ricevi inviton de tuvala amiko por aliĝi al ĉi tiu speciala evento. La eventotagordo estis verkita nur en la tuvala lingvo sed mi iel sukcesis ekscii la signifon. Ili havis tutan tagan eventon ekde matenmanĝo ĝis vespermanĝo. Mi vere volis aliĝi al ĝi ekde la mateno, tamen mi ne povis ĉeesti ĝin tute. Do, mi alvenis iom pli frue ol la tagmanĝo kaj restis ĝis la posttagmezo. Mi bezonis ĉirkaŭ 2 horojn por iri tien de la urbo Taoyuan per motorciklo, metroo kaj taksio.



Kiam la tagmanĝo estis komenconta, ĉiuj aranĝis por si sidiĝi kie ajn ili volis. Mi ricevis sidlokon apud tre speciala persono. Estis vere honoro tagmanĝi apud la ambasadoro de Tuvalo en Tajvano, Bikenibeu Paeniu. Kelkaj studentoj grupiĝis proksime de la muro kaj kantis tuvaluanajn kantojn dum unu persono ludis gitaron, kaj alia persono ludis ukulelon. La ambasadoro diris al mi, ke estas parto de iliaj kutimoj kanti dum homoj manĝas.


Post tio, la tuvaluanaj studentoj malbaris la lokon kaj preparis sin por prezenti kantadon kaj dancadon. Ili formis rondon en la mezo de la ĉambro. Granda ligna skatolo simila al malgranda tablo estis metita en la centron. Kelkaj virinoj portantaj grandan pecon da bunta ŝtofo ĉirkaŭ sia talio ekstaris ekster la cirklo alĝustigante siajn poziciojn unu de la alia. Kaj la spektaklo komenciĝis. Ili frapis la skatolon kantante laŭ la ritmo, kaj la virinoj dancis laŭe. Iliaj frapado kaj movado iom post iom plirapidiĝis kaj la kantado fariĝis pli laŭta. Tiam, kelkaj viroj stariĝis por transpreni la dancspektaklon, kaj mi ankaŭ estis invitita danci kun ili. Mi eksciis, ke ekzistas malsamaj versioj de virina danco kaj vira danco.



Mi ne nur vidis iujn tuvalanojn, kiujn mi antaŭe konis, sed ankaŭ mi renkontis novajn tuvalajn amikojn. Ne estis mia unua sperto renkonti la tuvaluan popolon. Mi havis tuvaluanajn samklasanojn ekde kiam mi estis universitata studento. Estis agrabla sento esti kune kun la tuvaluano post ne vidi ilin dum longa tempo.


Unu persono elstaris pro sia fizika aspekto. Li aspektis multe pli malhela ol la tuvaluano. Mi tuj sciis, ke li devas esti el alia lando. Laŭ tio, kion mi lernis pri ĉi tiu mondo, mi ne vidis en li afrikajn fizikajn trajtojn, li aspektis kiel melaneziano. Kaj mi pravis! Li estas de la Salomonoj, insula lando en la Pacifiko. Mi rapide profitis por paroli kun li en lingvo, kiun li konas. Li estis tre surprizita eksciante, ke mi parolis la melanezan anglan.



Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *