Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

3 Lingvoj, 3 Regionoj, 1 Familio



Ĉu vi iam pensis kial ekzistas similaj lingvoj en ĉi tiu mondo? Ekzemplo estas malaja kaj indonezia. Tamen, mi vidis multajn librojn kiuj klasifikas ilin kiel la sama lingvo, tiel nomata malaja/ indonezia.

Ĉu tiuj lingvoj vere povas esti klasifikita tiamaniere aŭ estas ĝi nur komerca strategio por altiri klientojn donante "du lingvojn" en unu libro?

Alia ekzemplo estas la hispana kaj la portugala. Por tiuj, kiuj lernis iu el tiuj du devus scii pri la similecoj. Tamen, mi memorigas vin, ke eĉ denaskaj parolantoj de ambaŭ lingvoj ne povas komuniki inter si facile.

Lingvofamilio

Lingvoj ankaŭ havi "familion", kaj lingvoj de la sama familio kunhavas similecojn. Indonezia kaj malaja apartenas al la aŭstronezia lingvofamilio, dume hispana kaj portugala apartenas al la latinida lingvofamilio.

Lingvoj de la sama familio kunhavas la saman originon, kiel ekzemple la hispana, portugala, franca, rumana, ktp estas originita de la latina lingvo. Pro la geografia distanco, tiuj lingvoj evoluis aparte kaj finfine, formis novajn lingvojn.

Simila sed malsama

Estas tri lingvoj kiuj kaptis mian atenton lastatempe kaj tio, kio estas interesa el ili estas ke ili reprezentas tri regionojn en ĉi tiu mondo kaj ili apartenas al la sama familio malgraŭ la longa distanco, kiun ili havas.

La tri lingvoj estas bataka, tuvala kaj amisa. Jen la mallonga enkonduko pri ili.

1. Bataka lingvo (Hata Batak)

"Horas!" estas la plej populara bataka vorto ke multaj indonezianoj konas. La plejparto de la batakaj parolantoj loĝas en la provinco de Norda Sumatera, kaj ili estas dividitaj en pluraj grupoj, kiel ekzemple bataka de Toba, bataka de Mandailing, bataka de Karo, ktp. La skribo de bataka lingvo nomiĝas Surat Batak.

2. Tuvala lingvo (Te 'gana Tūvalu)

Tiu lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 13 mil personoj kaj ĝi estas la lingvo de insulo nomita Tuvaluo, kiu situas en la Pacifiko. Dum la evoluo, tuvala lingvo ricevis influon de kiribata, samoa, kaj angla. Iuj ekzemploj de tuvalaj vortoj estas talofa (saluton), fakamolemole (bonvolu), fakafetai (dankon) kaj tofa (adiaŭ).

3. Amisa lingvo (Pangcah)

Multaj homoj certe ne scias, ke aŭstroneziaj lingvoj ekzistas en Tajvano. Unu el tiuj lingvoj estas nomata Pangcah, aŭ ĝenerale konata kiel amisa lingvo. Amisa estas la plej granda de ĉirkaŭ 20 indiĝenaj lingvoj de Tajvano. Por konservi tiujn lingvojn, tajvana registaro enkondukis skribsistemon, lingvokursojn, kaj atestadajn ekzamenojn por la publiko.

Ekzemplo

Ĉi tie estas ekzemplo de numeroj en bataka, tuvala kaj amisa. Mi ankaŭ enmetis la indonezian lingvon por komparo.

indonezia, bataka, tuvala, amisa

Bildo
undpclimatechangeadaptation Flickr via Compfight cc

Comments

  1. Saluton. Dankon pro la artikolo, ĝi estas interesa. Sed estas kelkaj rimarkoj.
    La artikoleto similas esti nefinita. Kutime fine oni faras iun konkludon aŭ iel simile aranĝas la finiĝon.
    Krome, vi nenie skribis, ke vi ne simple prezentas tiujn lingvojn kune, sed pro tio, ke ili estas tre similaj. Malgraŭ ilia simileco, tio ne nepre estas facile komprenebla al la legantoj.
    Krome, la tekston en kellaj lokoj indas iom poluri, nun ili aspektas ne tute Esperantaj.

    Dankon kaj pliajn interesajn artikolojn!

    ReplyDelete
  2. Dankon pro via valora komento

    ReplyDelete

Post a Comment

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *