Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Prezentado pri Esperanto


Mi havis bonegan oportunon hodiaŭ por prezenti pri Esperanto en South East Asian Migrant Inspired (SEAMI), kiu estas unu senprofita organizo en la urbo de Taoĵuano (Tajvano). La prezentado daŭris por proksimume unu horo kaj mi prezentis iom pri la historio de Esperanto, organizoj de Esperanto, Esperanto-rilata amuzaĵo kaj mia sperto de esperanta lernado. Plie, ankaŭ mi prezentis la rakonton pri amikeco, kiun mi gajnis per esperanto.

La spektantaron havas nek indikon nek scion pri esperanta lingvo ĉar la disvolviĝo en Tajvano ne estas tiel vilgla kiel en alia kontinento, kiel Eŭropo aŭ Ameriko. Plie, la disponebla informaĵo en ĉina lingvo eble ne eblus tiel abunde kiel en la angla. Tamen, ili havis la ŝancon por lerni multe el mia prezentado kaj mi ĝojas ke ili montris intereson por lerni la lingvon.

Je la fino de mia prezentado, mi donacis kelkajn esperantajn librojn de la parto de mi kaj Tajvana Esperanto-Asocio. Persone, mi pensas ke esperanto estas la plej facila lingvo, kion mi jam lernis. Kaj mi povas uzi ĝin nune kiel natura lingvo por babili pri aferoj pri vivo, laboro, amuzaĵo, ktp. Sube estas bildoj de mia prezentado.






Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *