Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

3 Eraroj en Angla Lingvo de Hispanaj Parolantoj


Ĉiu persono lernas fremdajn lingvojn nuntempe. Neniam estas tre maljuna por lerni lingvon, fakte, la plej grava estas la metodoj kaj pensmaniero. Kelkaj kialoj por lerni fremdan lingvon estas postulo de laboro aŭ transmoviĝi al alia lando.

Malgraŭ loĝante en la lando de ĉina parolanto, la angla estas mia ĉefa lingvo pro mia studado en unu internacia programo. Krome, la ĉina lingvo estas mia ĉiutaga lingvo, estas uzita ĉefe por ekster-klasaj agadoj, kiel iri al merkato aŭ manĝejo.


Hispanaj parolantoj, atentu

Estas multaj hispano-parolantaj studentoj en la universitatoj ĉi tie, la plej multe estas el Centra Ameriko. Multaj el ili parolas hispane kvankam kelkaj parolas angle, precipe tiuj, kiuj venas el Belizo, kiu estas la nura anglo-parolanta lando en Centra Ameriko.

Ĉar angla lingvo estas la lingvo ene kaj ekstere de la klaso inter internaciaj studentoj kaj multaj el ili ne estas denaskaj anglo-parolantoj, estas multaj interesaj momentoj kiam ili parolas angle. Mi rimarkis kelkajn erarojn en angla lingvo, kiuj estas faritaj de hispanaj parolantoj. Mi kredas ke ĝi estas interesa, kaj estas ankaŭ mirinda pri kiel nia denaska lingvo influas nin kiam ni parolas fremdlingve.

Rimarku ke mi ne estas denaska anglo-parolanto, tiuokaze, mi ankaŭ povas fari eraron en angla lingvo. Malgraŭ tio, mi volas dividi kun vi tion, kion mi rimarkis kaj mi esperas ke tiu ĉi povus esti unu leciono ne estas nur por hispanaj parolantoj, sed ankaŭ por tuto de lingvo-lernantoj.

1. I have ... years (mi havas ... jarojn)

Kion vi pensas aŭ kiel vi sentas kiam vi aŭdas "I have 20 years", anstataŭ de "I am 20 years old"? Estas stranga, ĉu ne?

Mi jam lernis la anglan dum multaj jaroj kaj mi neniam aŭdis tielmaniere ĝis mia hispano-parolanta amiko diris tion. Mi povas kompreni ĉar mi konas la hispanan (kaj kiam mi pensas hispanlingve), kvankam la frazo ne sonas ĝuste por mi.

Rekta tradukado estas tio, kion vi devas konscii pri kiam vi parolas fremdlingve.

2. Carpet (tapiŝo)

Divenu, "carpeta" en hispana lingvo ne signifas "carpet" en la angla, sed "folder (dosierujo)". En lingvo-lernado, tiu nomiĝas falsa amiko.

Falsa amiko estas vortoj aŭ frazoj, kiuj aspektas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife.

3. Prononco de la fino de -tion

Multaj anglaj vortoj, kiuj enhavas la finon de -tion havas ekvivalenton en la hispana kun malmulta diferenco. Ekzemple, introduction / introducción, presentation / presentación aŭ production / producción.

Vi povas rimarki ke la fino de -tion en la angla estas -ción en la hispana, kaj ili estas prononcitaj malsame. La prononco de -tion en la angla sonas kiel "ʃ(ə)n".

Kion vi pensas pri tiu ĉi artikolo? Dividu vian opinion kun ni sube, kaj abonu por ricevi pli ĝisdatigon en via retpoŝto.

Bildo
paspog Flickr via Compfight cc

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *