Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

5 Amuzaj Vortoj En La Afrikansa Lingvo De Mia Vidpunkto


Dum mia ĉiutaga rutino sidante antaŭ de mia komputilo por legi multajn artikolojn pri lingvoj, teknologio, kaj entrepreno, mi kutime havas interesan aferon por lerni. Kaj tiu ĉi foje mi trovas pli interesan aferon pri lingvo kiam mi legis ke la afrikansa lingvo estas konsiderita kiel unu facila lingvo, se ne estas la plej facila, al la parolantoj de la angla aŭ la parolantoj de la sama lingva familio. Mi tuj pensis, "Ĉu vere?"

La afrikansa lingvo estas okcidentĝermana lingvo, kiu estas el la sama familio kun la angla, nederlanda, kaj germana. Mi jam lernis tiu tri lingvojn, do mi scias kiel malfacilaj ili estas, kaj jes, la angla ne estas facila lingvo. Kutime mi defias min mem por lerni pli lingvojn, aŭ almenaŭ lerni bazajn frazojn por vojaĝi, kaj mi scivolas ĉu la afrikansa estas vere facila?

Ekkonu la afrikansan lingvon

Multaj el vi eble ankoraŭ ne aŭdis pri afrikansa lingvo ĉar ĝi ne estas populara kiel okcidentaj eŭropaj lingvoj, kiel la hispana, franca, aŭ portugala. Laŭ Vikipedio, la afrikansa havas ĉirkaŭ 7.2 milionoj da denaskaj parolantoj kaj estas parolata ĉefe en Namibio kaj Suda Afriko. Estas dirita ke afrikansaj parolantoj povas kompreni nederlandajn parolantojn pli bone ol la kontraŭa.

Estante la posteulo de nederlanda lingvo, la afrikansa estis konsiderita kiel unu nederlanda dialekto ĝis frua 20-a jarcento kiam ĝi fine akiris la statuson kiel unu el 11 oficialaj lingvoj de Suda Afriko. Krom de nederlanda lingvo, la afrikansa ankaŭ estas influita de bantua kaj kojsana lingvoj, kaj ankaŭ la portugala kaj malajo.

Bonŝance ke indonezia lingvo estas unu el miaj denaskaj lingvoj, kaj mi scipovas anglan kaj hispanan kaj mi nune lernas portugalan, do mi devas jam koni kelkaj vortojn de afrikansa lingvo. Ĝi ne estas tute fremda lingvo por mi.

Ne estas konjugacioj kiel en la angla, ekzemple "swim, swam, swum", aŭ genro, ekzemple "un homme, une femme" en la franca. Kelkaj frazoj estas similaj kun angla, ekzemple "Wat is dit in Afrikaans?" kaj "Wat is jou naam?" Tute, ĉu vi konvinkiĝis ke afrikansa lingvo estas konsiderita facila por angla parolanto?

Amuzaj vortoj

Mi trovis kvin afrikansajn vortojn, kiuj estas sufiĉe amuzaj por mi kaj estas miaj plej ŝatataj.

1. Piesang

Divenu, se vi scipovas indonezian, vi devas scii la signifon de tiu ĉi vorto. "Piesang" signifas "banano", ĝi estas skribita kiel "pisang" en indonezia lingvo. "Piesang" ankaŭ estas mia plej ŝatata frukto.

2. Bekend

Ŝajne, "bekend" havas la saman signifon kun "beken"en la indonezia, kiu estas "populara". Tamen, "beken" estas indonezia slango kaj estas uzita ĉefe inter junuloj.

3. Besoek

"Besoek" sonas same kun "besuk" en indonezia lingvo, kiu signifas "viziti malsanulon". Ekzemple, vi diras ke vi "besuk" vian amikon ĉe malsanulejo, ne estas por viziti amikojn, kiujn vi jam ne renkontis por multaj tempoj.

4. Nee

La latinigo de mia ĉina familia nomo ŝajne estas unu vorto en afrikansa lingvo. "Nee" signifas "Ne". Do, kiam vi malakceptas ion, vi diros unue mian familian nomon "Nee, dankie", kiu signifas "Ne, dankon".

5. Lekker

La unua de tiu, kiu aperiĝas al mia menso estas Lekker, unu manĝejo ĉe mia hejmurbo. "Lekker" signifas "bona" aŭ "bongusta". Tiu ĉi estas mia plej ŝatata vorto. "Lekker" povas esti aldonita antaŭ iu vorto por fortigi ĝin, ekzemple "Sjoe, dis lekker koud vandag!" signifas "Waŭ, estas fria hodiaŭ!". "Jou lekker ding" estas unu komuna frazo, kiun vi diras al iuj personoj se vi pensas ke ili estas mojosaj, amoremaj aŭ fantastaj.

Krome, la vorta multobligado de afrikansa lingvo kaptas mian atenton. Ĝi estas uzita por emfazi la agon, ekzemple "lag-lag" emfazas "ridi". Dume, la vorta multobligado en indonezia lingvo indikas plurecon, ekzemple "anak-anak" estas "infanoj", sed ĝi ankaŭ estas uzita por emfazi la agon, ekzemple "main-main" emfazas "ludi".

Ĉu vi jam lernis afrikansan lingvon? Kio estas viaj plej ŝatataj vortoj? Dividu kun ni sur la komentoj. Se vi ĝuas legi tiu ĉi blogon, abonu por ricevi la ĝisdatigon. Vi ankaŭ povas dividi tiu ĉi artikolon.

Bildo

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *