Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Rapanuia kaj indonezia lingvo


Mi trovis interesan afiŝon pri lingvo kiam mi uzis Fejsbukon. Ĝi estas la rapanuia lingvo de Paskinsulo situanta en la Polinezio ene de la teritorio de Ĉilio. Tiu ĉi lingvo surprizis min ĉar ĝi similas al unu el miaj gepatraj lingvoj, la indonezia. Kvankam ambaŭ landoj, kie ĉi tiuj du lingvoj estas parolataj, estas disigitaj ekstreme malproksime, mi rimarkas similecojn, kiuj estas interese kundivideblaj.

Komparo inter rapanuia kaj indonezia lingvo

Kaj la rapanuia kaj la indonezia apartenas al la aŭstronezia lingvofamilio. Ĝi estas la kvina plej granda lingvofamilio laŭ nombro da parolantoj. La aŭstroneziaj lingvoj estas lingvofamilio vaste parolata ĉie en Sudorienta Azio, Madagaskaro, la insuloj de la Pacifika Oceano, kaj Tajvano.

La sekva listo montras la vortojn en la rapanuia kaj indonezia lingvo, kun la rapanuia maldekstre kaj la indonezia dekstre.

  • 1 = tahi / satu
  • 2 = rua / dua
  • 3 = toru / tiga
  • 4 = ha / empat
  • 5 = rima / lima
  • 6 = ono / enam
  • 7 = hitu / tujuh
  • 8 = varu / delapan
  • 9 = iva / sembilan
  • fiŝo = ika / ikan
  • orelo = taringa / telinga
  • okulo = mata / mata
  • pediko = kutu / kutu
  • folio = rau / daun
  • radiko = aka / akar
  • ŝtono = poatu / batu
  • fajro = afi / api
  • ĉielo = rangi / langit
  • frukto = pua / buah
  • moskito = namu / nyamuk
  • hepato = ate / hati
  • ploro = tangi / tangis
  • birdo = manu / burung
  • mi = au / aku
  • li/ ŝi = ia / dia
  • morti = mate / mati
  • virino = vahine / wanita

Paskinsulo kaj Indonezio

Paskinsulo estas malproksima vulkana insulo en la sudorienta Pacifika Oceano, regata de Ĉilio. Ĝi havas populacion de preskaŭ 8,000 loĝantoj. La insulo estas plej fama pro siaj preskaŭ 1,000 pluekzistantaj monumentaj statuoj, nomitaj Moaoj, kreitaj fare de la fruaj Rapa Nui-homoj.

Indonezio estas la plej granda insularo de la mondo kaj la 14-a plej granda lando laŭ areo, situanta en Sudorienta Azio kaj Oceanio inter la Hinda kaj Pacifika oceanoj. Kun pli ol 279 milionoj da homoj, Indonezio estas la kvara plej popolriĉa lando de la mondo. Indonezio konsistas el miloj da etnoj kaj centoj da lingvoj.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *