Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Ivatana: lingvo de loko pli proksima al Tajvano ol Filipinoj

Grupo de insuloj kuŝas en la marakvo inter Tajvano kaj Filipinoj. Ĉi tiu grupo de insuloj konsistigas la plej nordan provincon de Filipinoj: la provinco de Bataneso. Krome, ĝi estas ankaŭ la plej malgranda en loĝantaro kaj areo. Malpli ol 20,000 loĝas en ĉi tiu provinco kaj parolas la ivatanan lingvon, kies normo baziĝas sur la Basko-dialekto de Basko la ĉefurbo de tiu ĉi provinco situanta en la Batan-insulo.

Kvankam la provinco Bataneso estas pli proksima al Tajvano ol la ĉefa insulo de Filipinoj, ĝi ne estas unu el la lingvoj de Tajvano. Male, la Yami-lingvo, aŭ la Tao-lingvo el Orkideo-Insulo estas parto de la Batana lingvogrupo. Orkidea Insulo estas tajvana insulo malpli ol 50 km de suda Tajvano.

Ivatana estas unike karakterizita per siaj vortoj, kiuj plejparte havas la literon v-on, male al multaj lingvoj en Filipinoj. Jen ekzemplaj frazoj el la ivatana lingvo.

  1. Kapian kapanu dius si cha mavekhas - Bonan matenon
  2. Kapian kapanu dius si cha maraw - Bonan tagmezon
  3. Kapian kapanu dius si cha makuyab - Bonan posttagmezon
  4. Kapian kapanu dius si cha mahep - Bonan vesperon
  5. Dios mamajes - Dankon
  6. Dios mavidin - Adiaŭ (uzata de la homo, kiu foriras)
  7. Dios machivan - Adiaŭ (uzata de la persono kiu restas)

Foto de Rexy Quieta sur Unsplash

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *