Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Novjara Esperanto-Kunveno 2024 en Tajvano

Mi sentis min tre ĝoja renkonti miajn esperantistajn amikojn denove! Tiu ĉi foje ni kuniĝis en Pingtung-urbo ĉe suda Tajvano por festi kune en la Novjara Esperanto-Kunveno 2024. Mi ankaŭ prezentis ion por kontribui iom da mia scikono pri lingvo al la publiko. Mi vidis ne nur esperantistojn sed ankaŭ novajn vizaĝojn kiuj venis por ekkoni esperanton kaj sia mondo.

Homoj el 8 landoj ĉeestis la kunvenon, ili venas el Irano, Tajvano, Ĉeftera Ĉinio, Indonezio, Filipinoj, Usono, Kanado kaj Japanio. Serioj da interesaj prelegoj kaj prezentadoj ofertis al ni bonan etoson kaj amikecon, pruvante ke ni apartenas al unu granda internacia familio dank'al esperanto. La bona vetero kompletigis la sukceson de nia kunveno. Vetero en Pingtung-urbo ĉiam malsamas kun tiu de Taoyuan-urbo, kie mi loĝas. 

Reza, kiu estas la estro de Asocio de Esperanto en Tajvano, trovis bonan kunvenejon proksime el Weifeng Hotelo (proksimume 2 minutoj piede) kaj trajn-stacidomo (proksimume 7 minutoj piede). Homoj kiuj venas per trajno povas alveni facile kaj rapide. La kunvenejo estis en unu nova kafejo, kies posedanto povas paroli anglan kaj japanan lingvon bone! Mi spektis lin parolante japane kun nia japana esperantisto. Mi esperas ke li povu eklerni esperanton baldaŭ kaj li povas igi sian kafejon kiel la unua esperanta kafejo en Pingtung-urbo aŭ eĉ en Tajvano!


Prelegoj kaj prezentadoj

Reza el Irano malfermis la kunvenon per mallonga parolado de akcepto antaŭ prezenti pri nia movado en Tajvano kaj montris bildojn kaj historiojn pri iuj fremdaj esperantistoj kiuj vizitis Pingtung-urbon.

Jerry el Usono, kiu laboras kiel pastro en Kaohsiung-urbo instruis al ni signon lingvon de esperanto. Tutpartoprenantoj lernis la alfabetojn per signo-lingvo entuziasme. Ĝi ankaŭ estis la unua fojo por iuj ekkoni signo-lingvon.

Teddy (mi) reprezentis Indonezion, prezentis prelegon pri Indonezia lingvo, dialektoj, kaj skribsistemoj. Ankaŭ mi komparis indonezian lingvon kun indoneziaj lokaj lingvoj kaj tajvana indiĝenaj lingvoj. Mi ĝojis ke partoprenantoj entuziame spektis kaj lernis novan aferon de mia prelego.

Cheyenne el Usono, kiu laboras kiel profesoro en universitato en Tajpeo gvidis unu interesan ludon kiu uzas esperantajn vortojn. Partoprenantoj ludis kune plenenergie kaj plene de ridego.


Fabina el Xiamen-urbo de Ĉeftera Ĉinio, gvidis nin al sia hejmurbo pere de populara kanto nomiĝas Ondoj de Gulangyu, kiu jam estas kantita en esperanto.




Ne-forgesebla naskiĝtaga surprizo

Sen mia rimarko, paperon kun mesaĝo de mia naskiĝtaga surprizo estis trapasita inter partoprenantoj. Tuj post mia prelego, oni mallumas la kafejon kaj subite la posedanto de kafejo aperis el kuirejo tenante kukon en sia mano. Tutpartoprenantoj kantis naskiĝtagan kanton kune, fotis min, kaj bondeziris min. Mi laŭtdiris 2 esperojn al tuto: por ke nia grupo de esperanto en Tajvano kresku pli kaj por ke ĉiuj gajnu sukcecon pli. Poste, la posedanto tranĉis la kukon kaj mi ricevis mian kuketon kun eta flago de esperanto supre. 

Post la kunveno, kelkaj el ili restis en Pingtung-urbo por vespermanĝi kune en korea manĝejo de kradrostado. Mi foriris tuj la kunveno ĉar mi devis preni trajnon reveni al Kaohsiung-urbo por poste, preni la altrapidan trajnon reveni al Taoyuan-urbo. La vojaĝo per altrapida trajno inter Kaohsiung kaj Taoyuan prenas 1 horon kaj duono. Mi ĝojis reveni hejmen kun bona memoro kaj sperto renkonti malnovajn amikojn kaj koni novajn amikojn en Esperantujo.




Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *