Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Renkonti homojn el la tuta mondo en la Poliglota Kunveno 2022

Ĉi-jare ĵus finiĝis Poliglota Kunveno, ĝi okazis interrete de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo. Pli ol 550 partoprenantoj el diversaj landoj tra la mondo registriĝis por ĉi tiu evento. Multaj mirindaj diverslingvanoj aliĝis al la prezentoj, klasoj, diskutoj kaj lingvoĉambroj. La sama pasio kaj celo unuigis ĉiujn en tiu ĉi unu el la plej grandaj lingvaj eventoj en la mondo.

La organizantoj okazigis la Poliglotan Kunvenon dufoje ĉi-jare, unufoje interrete kaj unufoje en Pollando. Ĉi tio estas pruvo, ke Poliglota Kunveno estas favorata de multaj homoj. La pandemio tenis ilin endome ĉiam, sed ĉi-jare iuj el ili eble havos la ŝancon iri eksterlanden kaj aliĝi al ĉi tiu granda lingva evento.

Mi aliĝis al multaj lingvoĉambroj por paroli malsamajn lingvojn en la Poliglota Kunveno pasintjare. Tamen mi ĉeestis ĉi-foje nur 3 lingvoĉambrojn, ili estis nederlanda, portugala, kaj indonezia lingvoĉambroj. Mi ĉeestis pli da prezentoj ĉi-foje ĉar ĝi estis pli oportuna por mi. La prezentoj estis tiel interesaj, mi vere lernis multon de multaj mirindaj prezentistoj.


La Poliglota Kunveno estas la plej granda internacia evento en la mondo por lingvoamantoj kaj plurlingvaj homoj, kiu estas organizita ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu mirinda evento estas plene plenplena de nekredeblaj prezentoj, sociaj programoj kaj kulturaj agadoj.

Dum la evento, la partoprenantoj montras sian pasion por kulturoj kaj lingvoj, dividas spertojn kaj konsiletojn, kaj plej grave uzas multajn lingvojn por diskuti kaj societumi unu kun la alia. La partoprenantoj venas el diversaj medioj de vivo, kiel studentoj, instruistoj, esploristoj, sciencistoj, komercistoj, ktp.


Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *