Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Indonezia lingvo el la urbo Medano


Se vi lernas norman indonezian lingvon, vi eble renkontos amuzajn momentojn, kiam vi parolas la indonezian lingvon en Medano. Homoj de mia hejmurbo, Medan-urbo, parolas la indonezian laŭ sia propra stilo. Ĉi tio fariĝis la unika karakterizaĵo de Medano kaj ĝiaj homoj.

La filmeto montras iujn indoneziajn vortojn uzatajn en Medano, kaj mi skribis ilin en listo, por ke vi povu lerni ilin antaŭ ol vi vizitos Medanon. Vi ankaŭ povas legi mian alian artikolon pri ĉi tiu temo.


#
Esperanto
Indonezia lingvo
Medana lingvo
1
Amikoj
Kawan-kawan
Kédan-kédan
2
Rulglobeto
Kelereng
Guli
3
Ŝirita
Sobek
Koyak
4
Riproĉi
Ngomel-ngomel
Merépét
5
Kaŝi
Sembunyi
Berondok
6
Butiko
Warung
Kedé
7
Ŝajnigi
Pura-pura
Écék-écék
8
Senkulpigo
Alasan
Cincong
9
Havi rendevuon kun knabino
Pacaran
Main céwék
10
Graveda
Hamil
Bunting
11
Benzinstacio
Pom bensin
Galon
12
Kunhavigi
Bagi-bagi
Kongsi
13
Batali
Berkelahi
Bertumbuk
14
Demandi
Minta
Balén
15
Klinita
Miring
Méréng
16
Ĉirkaŭrigardi
Lihat-lihat
Téngok-téngok
17
Envii
Iri
Angék
18
Kaŝrigardi
Ngintip
Ngétén
19
Kapturna
Pusing
Pening
20
Indignema
Sebel
Palak
21
Poentaro
Nilai
Pontén
22
Gutero
Got
Parét
23
Pantofloj
Sandal
Selop
24
Strateto
Gang
Lorong
25
Ferio
Libur
Peré
26
Ŝati
Suka
Sor
27
Motorciklo
Sepeda motor
Keréta
28
Merkato
Pasar
Pajak
29
Trafi
Pukul
Gibal
30
Kuiroleo
Minyak goreng
Minyak makan
31
Promeni
Jalan-jalan
Raon-raon
32
Minibuso
Angkot
Sudako
33
Koketa
Genit
Méntél
34
Vi (pluralo)
Kalian
Kelén
35
Finita
Selesai
Encéng
36
Avara
Pelit
Dangki
37
Obstina
Bandel
Betengik
38
Kuŝiĝi
Berbaring
Golék
39
Brua
Berisik
Récok
40
Keroseno
Minyak tanah
Minyak lampu



Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *