Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lerni Araban Skribon Facile por Indoneziano


Araba skribo ne estas nova afero por plej multaj indonezianoj, precipe islamanoj. Ĉi tio estas ĉar la araba ankaŭ estas religia lingvo. Tial multaj indoneziaj islamanoj lernis ĝin en lernejoj. Pri ne-islamaj indonezianoj, ili eble ne lernis ĝin, sed ili vidis ĝin skribitan plejparte en la moskeoj.

La latina alfabeto ne estas la nura skribsistemo uzata en Indonezio. Indonezio havas pli ol 700 lokajn lingvojn, kaj la plej multe el ili havas siajn skribsistemojn, kiel la batakaj, javaj, sundanaj, baliaj kaj lontaraj skriboj.

La nederlandanoj regis Indonezion dum ĉirkaŭ 3,5 jarcentoj, tial la indonezia lingvo ricevis multajn nederlandajn pruntvortojn. Cetere la nederlandaj lingvistoj ankaŭ enkondukis la nederlandan literumon latinan alfabeton en indonezia lingvo.

Kiel indoneziano kaj lingva entuziasmulo, la araba ne povas foriri de mia vido. Ĝi ĉiam estas sur mia dezirolisto de cellingvoj. Mi revas paroli ĉiujn oficialajn lingvojn de Unuiĝintaj Nacioj, kiu inkluzivas la araban. Sed la araba ne estas facila lingvo por mi, laŭ la aspekto de verkado kaj gramatiko. Tial mi ne povas simple lerni bazajn frazojn ne sciante legi ĝin.

Mi malfacilas lerni la araban skribon sen scii la lingvon, ĉar la araba estas skribita nur kun konsonantoj! Tio signifas, ke mi ne havos ideon kiel legi vorton, ĉar ne ekzistas vokalo.

Longe esplorinte, mi finfine eksciis, ke Malajzio kaj Brunejo uzas araban skribon por verki la malajan lingvon. Esti indoneziano, mi ankaŭ sufiĉe bone konas la malajan, ĉar indoneziaj kaj malajaj lingvoj devenas de la sama origino. Mi pensis al mi, ke estus pli facile lerni araban skribon per lingvo, kiun mi jam konas.

La araba skribo uzata por skribi malajan nomiĝas javio. Mi provis ĝin dum kelkaj tempoj kaj mi sentas, ke mi progresas sufiĉe rapide. Estas ĉar mi konas la lingvon, kaj mi povas diveni la araban literon, kiun mi ne konas laŭ la kunteksto. Se mi povas fari ĝin, mi kredas, ke ankaŭ ĉiuj indonezianoj povas fari ĝin. Do, mia rekomendo por iu indoneziano, kiu volas lerni araban skribon pli rapide, estas eklerni javion. Estas multaj rimedoj haveblaj, kiel interretaj tekstaj konvertiloj kaj saĝtelefonaj programoj.


Bildo

Olivia Hutcherson on Unsplash

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *