Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

La 52a Malferma Tago de UEA kaj TEJO


Esperantistoj el la tuta mondo jam denove unuiĝis rete en unu okazaĵo. Estis multe pli granda okazaĵo tiu ĉi tempo, fakte, ĝi estas unu el la plej grandaj okazaĵoj en la Esperanto-komunumo. La 52a Malferma Tago de UEA kaj TEJO okazis rete je aprilo la 25a.

Responde al la kronvirusa krizo, la Esperanto-komunumo, kiel la resto de la mondo, komencas organizi virtualajn okazaĵojn anstataŭ nuligita aŭ prokrastita asistencia konferencoj. La ĉi-jara Universala Kongreso en Montrealo, Kanado estis prokrastita ĝis la proksima jaro. Tiel, la Malferma Tago okaziĝis rete.

Laŭ mia observado, la plej alta nombro de partoprenantoj samtempe atingis 121 homojn. Iuj gravuloj ankaŭ ĉeestis la telekonferencon, kiel Duncan Charters, la nuna prezidanto de UEA, kaj Anna Striganova, la redaktoro de la Esperanto-Revuo, la plej populara revuo en esperanto.

Krom la prezentoj de esperantistoj el diversaj kampoj de studo, estis ankaŭ koncerto de itala esperantisto-kantisto, Kjara, kun sia albumo "Blua Horizonto".




Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *