Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Zamenhofa Tago 2019



Alia jaro, alia festo. Ĉi-foje ni havis nian feston de Zamenhofa Tago en Pingtung Parko dimanĉe je la decembro 22-a, 2019. Pingtung Parko situas proksimume 10-15 minutojn piede for de Pingtung stacidomo. Ĝi okazis en agrabla kaj komforta kafejo kiuj vendas diversajn bongustegajn kreemajn manĝaĵojn, kiel ekzemple karea rizo, pico, kaj kukoj. Mi mendis kareon rizon ĉar, honeste, tio estas mia plej ŝatata!

Tuj kiam mi eniris la kafejon, mi aŭdis konatan fremdan lingvon kaj komencis komunikiĝi en tiu lingvo ankaŭ. La lingvo, kiun mi diras estas esperanto, la plej vaste uzata artefarita lingvo en la mondo. Ne ĉiuj povas paroli esperanton bone sed almenaŭ, ili lernis aŭ ili lernas ĝin.







Unu avantaĝo de veni al esperanto-evento estas ke vi spertos preskaŭ tut-esperantan medion. Ni estis tre diversaj, ni havas partoprenantojn el Tajvano, Indonezio, Suda Koreio, Kanado, Irano, Francio, kaj Pollando. Malgraŭ havi malsamajn lingvajn fonojn, ni ĉiuj povis komunikiĝi en miksaĵo de esperanto, la angla kaj ĉina lingvo.



Mi eĉ faris prezenton en esperanto, krom la ĉina por la partoprenantoj kiuj ne komprenas esperanton bone. Mia prezento estis pri mia rakonto de lingvolernado. Mi parolis pri kiel mi komencis kaj kiel mi faras ĝin nun, kaj ankaŭ miaj motivigaj vortoj por la partoprenantoj por ke ili lernu pli lingvojn kaj esploru pli en ĉi tiu mondo.


La Tajvana Esperanto-Grupo estas jam delonge lokita ĉe Pingtung Urbo en suda Tajvano. Ĝia delonga gvidanto, Reza Kheirkhah, venas de Irano kaj eĉ komencis sian familion en Tajvano. Li aranĝis la okazaĵon kaj ankaŭ prezentis pri la agadoj de Tajvana Esperanto-Grupo ekde la lastatempa jaro.


Ĉu vi ankaŭ festas Zamenhofan Tagon? Dividu vian rakonton kun ni!

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *