La ĉeesto de fremduloj en Taipei-urbo estas sufiĉe videbla. Kien ajn vi iros, sur la strato aŭ ene de la MRT-stacio, vi vidos fremdajn vizaĝojn facile. Taipei estas vere internacia urbo. Estas multaj fremdaj restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, ktp. Se vi havas liberan tempon ĉiutage kaj deziras akiri iujn konatojn, Tajpeo havas multajn renkontiĝojn, kiujn vi povas aliĝi. Unu el ili estas "Lingvo-Renkontiĝo", kie partoprenantoj kuniĝi por ekzerci diversajn lingvojn. Ĉi tiuj partoprenantoj venas el diversaj vivkondiĉoj: negoculoj, profesiuloj, studentoj, ktp.
Miaj ses jaroj da studado en Tajvano estis mirinda sperto, kiun mi iam havis en mia vivo. Mi studis en internaciaj programoj por mia bakalaŭro kaj magistreco. La studentoj venis el multaj landoj ĉirkaŭ ĉi tiu mondo, el Afriko ĝis Eŭropo, Oceanio ĝis Usono, ie ajn. Ĝi estas mirinde diversa. Kiel ne-denaska anglalingva parolanto, mi baldaŭ rimarkis, ke la angla fariĝis pli grava por mia postvivado ol la ĉina.
Finfine venis la finstudo, ĝi estis plene de ĝojo kaj malĝojo. Mi estis feliĉa ĉar mi povis fini miajn studojn kaj gajnis ne nur bakalaŭron, sed ankaŭ magistrecon, kaj mi studis en la angla, kiu estas fremda lingvo, kiu mi lernis kiam mi estis infana lernanto. La malfeliĉa momento estis kiam mi rimarkis, ke ĝi estis la momento de "vendi" min mem serĉante bonan laboron, almenaŭ sufiĉe pagas por subteni miajn bazajn vivajn bezonojn kaj "perdi" miajn internaciajn amikojn ĉar multaj el ili revenis al iliaj hejmlandoj.
Post iri al nekalkuleblaj intervjuoj kaj sperti dormojn maltrankviligajn se mi povus akiri laboron aŭ ne, finfine mi estis akceptita ĉe loka firmao kiel inĝenieristo de IT. Mi ne konsciis pri la kulturo de laboro en Tajvano kaj baldaŭ mi trovis min malfacila por adapti kaj akcepti la lokan normon.
La Turnpunkto
Mallonge rakonti, la vivo estis enuiga. Mia internacia vigla socia vivo fariĝis unulingva sola socia vivo. Mi volis foriri.Unu tage mi legis raportaĵon pri sudorienta-azio-tema ne-registara organizaĵo (NRO), kiu mi poste eksciis, ke ĝi estis tre proksime al kie mi loĝas. Ĉi tiu NRO estas nomita SEAMi. Ĝi aspektas pli kiel sudorienta-azio-kultura centro ol oficejo. Mi kuraĝigis min viziti ĝin malgraŭ ne povi paroli ĉinan bone kaj mi estis tute introvertita.
Mi (staranta, dua maldekstre) ridis kun la partoprenantoj dum mia kunsido en SEAMi |
SEAMi ankaŭ havas bibliotekon plene de libroj en ĉiuj sudorientaj aziaj lingvoj. Mi ĉiam havis bonan babiladon kun la posedanto en ĉiu vizito por prunti indonezajn librojn, kaj ni baldaŭ fariĝis bonaj amikoj. Unu tage li proponis al mi ŝancon fari prezenton en la ĉina por enkonduki pri mia hejmurbo-Medanurbo, ĉar Medan estas tute nekonata pro tio ke ne ekzistas multaj medananoj en Tajvano.
Medan estas la tria plej granda urbo en Indonezio situanta pli proksime al Malajzio kaj Singapuro ol al Jakarta (ĉefurbo de Indonezio). Ne mirinde, mi ofte estas miskomprenita kiel malajziano aŭ singapurano.
Ĉiu ŝatas renkontiĝojn
Mi kunigis multajn lingvajn renkontiĝojn en Tajpei kaj mi pensas, ke ĝi estas bona maniero socii kaj praktiki lingvojn. Ĉiu ŝatas renkontiĝojn, ili ŝatas renkonti homojn, kaj ili ŝatas paroli fremdajn lingvojn.Mi kombinis mian pasion por lingvoj kaj la klopodon prezenti pli pri Indonezio al ideo de organizi renkontiĝojn. Jen kiam la unua indonezia lingvo-renkontiĝo komenciĝis. La koncepto estis kunvenigi iujn indonezajn lingvajn lernantojn kaj kuraĝigi ĉiun por teni konversacion nur en indonezia. Tamen, la indonezia lingvo ne estas angla. Ĝi ankoraŭ perdas la aspekton de populareco. La instigo por lerni indonezian lingvon ankoraŭ ne estas tiel alta ol tio por la angla. Multaj partoprenantoj, kiuj venas al indonezia lingvo-renkontiĝo ankoraŭ ne povas konversacii en la indonezia lingvo.
Baldaŭ poste mi komencis anglalingvan renkontiĝon kaj kontraste kun indonezia, mi povas fari ĝin plene de nur angla konversacio. Ĝi estas pli facila kaj pli interesa por multaj partoprenantoj. Unu el la faktoroj estas, ke estas limigita ŝanco por la anglaj lernantoj uzi anglan aktive en ilia ĉiutaga vivo.
Post gajni tre da amikeco kaj populareco, mi komencis multe pli lingvajn renkontiĝojn por aliaj lingvoj, kiujn mi konas, kiel la hispana, esperanto, la franca, la portugala kaj la ĉina. Mi estas feliĉa, ĉar mi povas uzi ĉi tiujn lingvojn en la reala vivo kaj ekkoni pli da homoj, kiuj havas la saman pasion kun mi.
Fremda Lingvo-Renkontiĝo |
Ĉina Lingvo-Renkontiĝo |
Indonezia Lingvo-Renkontiĝo |
Vi povas sekvi mian eventan paĝon en Fejsbuko por vidi la plej lastajn ĝisdatigojn.
Ĉu vi aliĝis al iuj lingvaj renkontiĝoj? Kunhavigu vian rakonton kun ni!
Comments
Post a Comment