Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Prezento pri Konstruita Lingvo



Kiam mi estis petita por doni prezenton pri konstruita lingvo, mi pensis al mi "Kiel mi povas doni mian prezenton por ke ĝi ne estos enuiga?". Ĝuste, "enuiga" estas la vorto, kiu aperis en mia menso, ĉar mi ne volis, ke mia prezento estos tro teknika kaj malfacile komprenita por mia spektantaro. Ili ne havas lingvistikan fonon.

Mi konsciis, ke konstruita lingvo ne estas komuna temo por paroli kiam ajn ni diskutas pri lingvolernado. Eĉ lingvistikaj studentoj eble ne lernas pri konstruita lingvo en siaj studoj. Do, la defio por mi estis kiel mi povas klarigi konstruitajn lingvojn tiel facila kiel eble por komencantoj por kompreni.

In the Land of Invented Languages (En la Lando de Inventitaj Lingvoj)

La biblioteko de Universitato de Ming Chuan kiu estas situanta proksime el kie mi loĝas, havas etaĝon de libroj en angla lingvo. Fakte, ĝi estas tre malfacila trovi bibliotekon en Tajvano, kiu havas tiom multe da libroj en la angla, kaj mi memoras, ke mi pruntis libron fare de Arika Okrent nomita "In the Land of Invented Languages".

Ĝi estas speciala libro, fakte, unu el multaj libroj, kiuj kovras preskaŭ ĉion pri konstruitaj lingvoj. La interesa parto de ĉi tiu libro estas, ke Arika enlistigis 500 konstruitajn lingvojn, kiuj ekzistas ekde la 12-a jarcento ĝis 2007.

Mi legis ĉi tiun libron en tiu tempo, do mi prezentis ĝin al la spektantaro, kaj post mia prezento, ni diskutis pri konstruitaj lingvoj. Ne estis facila ĉar mi legis la libron en la angla kaj prezentis en la ĉina. Mi multe serĉis la terminojn, precipe lingvistikajn terminojn.

Iuj el la konstruitaj lingvoj, kiujn mi prezentis estis Klingona, Esperanto, Volapuko, Baza Angla, Loglano, Lojbano, Solresolo kaj Blissimboloj. Mi ne enkondukis ĉiujn konstruitajn lingvojn el la libro por allogi ilian scivolemon pri la libro kaj pri konstruitaj lingvoj.

Ĉu vi iam lernis konstruitajn lingvojn? Se jes, kiu? Se ne, kion vi pensas pri konstruitaj lingvoj?

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *