Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Tokipono: La Lingvo de Bono



Mi finfine elektis novan lingvon por lerni, kaj je tiu ĉi fojo, ĝi estas unu konstruita lingvo. Ĝi estas La Lingvo de Bono aŭ Tokipono. Surprize? Diru mi al vi la kialon.

Antaŭ mi decidis ĝin lerni, mi jam legis multe pri Tokipono ĉar ĝi estas unu el multaj popularaj konstruitaj lingvoj.

Kiam atendante la transporton, mian atenton kaptas unu hispanlingva libro por lerni Tokiponon, kiun mi jam elŝutis ekde antaŭlonga tempo, kaj fakte, mi jam legis kelkajn paĝojn el ĝi. Mi pensis al mi mem, "Kial mi ne legas ĉi tiun libron denove?"

Post finigi la legadon, mi trovis ke Memriso havas kurson de Tokipono, kaj senhezite mi prenis la kurson kaj finigis ĝin en nur malpli ol unu semajno.

Mi dirus ke la tuttempo de lernado ne paŝas unu semajnon.

Kio estas Tokipono?

"Kio estas ĉi tiu nomite La Lingvo de Bono?" eble vi demandas. Tokipono estas kreita de kanada lingvistikistino, kiu nomiĝas Sonja Lang, kaj estas prezentita je la jaro 2001. La kreo de Tokipono estas bazita laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ĝi havas nur 120 vortojn (tiu nombro ne inkluzivas pruntvortojn, kiel nomoj).

Kiel ĝi funkcias?

La limo de vortoj bezonas pli kreemon de la parolantoj por esprimi sin. Ekzemple, estas nur kvin vortoj por koloroj en Tokipono: pimeja (nigra), walo (blanka), loje (ruĝa), jelo (flava) kaj laso (blua). Se vi volas diri "purpura", vi devas diri kaj laso loje (ruĝa blua) kaj loje laso (blua ruĝa).

Vortoj en Tokipono povas havi malsamajn signifojn dependante de sia funkcio en la frazo. Ekzemple, tawa signifas "al" kiel prepozicio aŭ "iri" kiel verbo.

Se vi volas legi pli pri sia gramatiko, Guglu ĝin. Estas multaj rimedoj disponeblaj en formo de retpaĝoj, libroj kaj forumoj.

Sube estas kelkaj frazoj:
  1. Bonvenon - kama pona (veni bone)
  2. Kiel vi fartas? - sina pilin seme? (kiel vi sentas?)
  3. El kie vi estas? - sina tan ma seme? (el kiu tero vi estas?)
  4. Bonan matenon - tenpo suno pona (bona tago)
  5. Feliĉan naskiĝtagon - sina sike e suno (vi iras ĉirkaŭe la sunon)
Unu gvidteksto pri la uzado de lavmaŝinon de vestaĵo skribita en Tokipono

Mia opinio

Tokipono estas sufiĉe facila lingvo lernebla, kaj mi certas ke iu ajn povas lerni ĝin ĝis la nivelo, kie oni povas diri bazajn frazojn, kiel memprezenti aŭ peti ion, en unu semajno ĝis unu monato.

La ĉefa defio, kiun mi renkontis estas la bezono de kreemo kaj logiko por formi vorton pro la limo, la parolantoj bezonas esprimi vorton alimaniere, anstataŭ de traduki ĝin. Ekzemple, pana sona (doni scion) signifas "instrui".

Bildo
By Eliazar Parra Cardenas - originally posted to Flickr as Toki Pona Washer GuidelinesCC BY 2.0Link

Referenco
Vikipedio
Omniglot

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *