Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Alkutimiĝu vi al malsamaj akcentoj de angla lingvo


Ĉu vi jam lernis lingvon sed vi rimarkis ke vi ne povis kompreni la homojn? Ne timu, eble vi ne lernis ĝin ĝuste.

Stephen King diris “If you want to be a writer, you must do two things above all others: read a lot and write a lot. (Se vi volas esti un verkisto, vi devas fari du aferojn: legi multe kaj skribi multe)"

Kiam oni lernas lingvon, multaj tempoj estas uzata por lerni la gramatikon kaj vortprovizon, sed estas unu plej grava afero kiu formas parton de nia parolado, kiu estas la akcento.

La akcentoj de angla lingvo

Ĝenerale, ni nur konas 2 tipojn de akcentoj de angla lingvo: usona kaj brita. Fakte, estas diversaj akcentoj en Britio kaj Usono. Tiuokaze, al kiu akcento ĉu ni referas kiam ni diras akcenton usonan kaj britan?

Krom tio, estas akcentoj de aliaj landoj, ekzemple de Singapuro, Jamajko, Nigerio, ktp. Estas pli ol 330 milionoj da parolantoj en tiu ĉi mondo kiu parolas angle. Tio estas pli ol esperanto.

Ĉi tie mi prezentos 3 komediistojn el malsamaj landoj por montri al vi kiel sonas la akcentoj kaj vi povas praktiki iomete vian komprenadon kaj vian humuron.

Esperanto estas internacia lingvo, kiun oni parolas en multaj landoj en diversaj kontinentoj. Pro la malsamaj fondoj de la parolantoj, estas ankaŭ malsamaj manieroj de parolado.

Ekzemple, oni diras "mi aĝas 20 jarojn", "mi havas 20 jarojn" aŭ "mi estas 20 jaraj".

1. Emmanuela (Nigerio)

Tiu ĉi talenta knabino, kiu komencis sian komedian karieron en Jutubo, gajnis du premiojn en Afro-Australia Music & Movie Awards (AAMMA) en Sidnejo, Aŭstralio. Krom de la angla lingvo, kiu estas la oficiala lingvo de Nigerio, estas ankaŭ multaj pli lokaj lingvoj, kiel Haŭso, Igbo, Jorubo, ktp.



2. Laughing Samoans (Nov-Zelando)

Tiu ĉi grupo estis kreita de 2 samoanojn: Eteuati Ete kaj Tofiga Fepulea’i. La lingvo de Samoo estas la angla kaj samoa lingvo, kaj la oficiala lingvo de Nov-Zelando estas la angla. Pro sia polinezia kulturo, estas multaj temoj pri tiu ĉi kulturo en la komedio.



3. Maz Jobrani (Usono)

Li estas irana-usona komediisto, kiu ankaŭ koniĝita kiel Persian Pink Panther. Kvankam sia familio translokiĝis al Kalifornio kiam li aĝis 6 jarojn, li ankaŭ povas paroli sian denaskan lingvon, kiu estas la persa lingvo. La temo de komedio ĉiam estas pri stereotipo de Mezoriento.


Referenco
https://buzzghana.com/nigerias-emmanuela-wins-award-australia/
https://www.naij.com/383776-top-10-most-popular-languages-in-nigeria.html

Bildo
Inja Pavlić

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *