Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lernu la anglan feliĉe


Mi kredas ke lerni lingvon devus esti agrabla. Estas malfacile lerni se ĝi ne estas amuza. Vi povas lerni pli facile se vi prenas vian tempon.

Mi ĵus aliĝis al angla kunveno. Mi certas, ke multaj homoj demandos, kial mi aliĝas al la angla kunveno, ĉu mia angla jam ne estas deca?

Jes, mi iras tien nur por fari novajn amikojn. Samtempe, mi povas helpi ilin ekzerci paroli la anglan. Mi ofte aliĝis al anglaj kunvenoj en la kampuso kiam mi estis universitata studento, do mi konscias kiom malfacila estas por tajvananoj lerni la anglan.

Tiu ĉi renkontiĝo nomiĝas Happy English Club. Ĝi estas strukturita organizo, kio signifas, ke estas gvidanto, kasisto kaj iu respondeca pri starigo de la loko. Mi certas, ke mi estas la sola eksterlandano tie, ĉar mi neniam aŭdis aŭ vidis, ke eksterlandanoj iĝas iliaj organizaj membroj.

Happy English Club ekzistas en pluraj urboj. Mi iras al tiu en Taojuano. Plejparto de la partoprenantoj estas maljunaj, de 60-70 jaroj. Ĉiuj ili tre bone parolas la anglan. Mi forte rekomendas vin aliĝi al la Happy English Club.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *