Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

10 Demandoj Pri Multlingvismo


1.Kiam oni sin konsideras kiel multlingva?

La multlingvuloj estas homoj kiuj povas uzi plurajn lingvojn je sia vivo. Oni povas lerni ĝin je partikulara aĝo aŭ oni lernas ĝin dum la kreskiĝo. Se oni povas uzi du lingvojn flue, tiu nomiĝas dulingvismo, kaj se oni uzas pli, tiu nomiĝas multlingvismo.

2. Ĉu estas malsameco en la cerbo de multlingvulo?

Ni tute havas saman formon de cerbo, kaj ĝi estas en la sama pozicio ene de nia kapo. Mi kredas ke la kono de variaj lingvoj ne ŝanĝos la formon de nia cerbo ĉar dum nia infaneco, ni studis multe kaj akiris multajn informaĵojn en la lernejo. Se ĝi ŝanĝus nin, ĉu ni havus malsamajn formojn de kapo?

3. Ĉu un plenkreskulo povas lerni por paroli fremdlingvon sen akcento?

Iu ajn povas paroli fremdlingvon sen havi akcenton, nur kiam la prononcado estas bone. La knabinoj povas lerni ĝin pli bone ĉar ili havas limon de vortprovizo, do, ili ne havas multan referencon de vortoj. Male, plenkreskuloj jam havis konon de multaj vortoj kaj ili povas uzi vortojn, kiuj sonas simile. Tiuokaze, imitu la prononcadon de tiuj vortoj.

4. Ĉu ĝi eblas koni plurajn lingvojn egale?

La plej multe da multlingvulo uzas lingvojn kun malsamaj homoj por malsamaj celoj. La fluo de tiuj lingvoj dependas de la frekvenco de la uzado. Se oni uzas ofte la lingvon, la nivelo de fluo povas kreskiĝi. Ĝi estas malfacila diri ke la niveloj estas egalaj ĉar estas aferoj ke oni ne povas traduki bone al alia lingvo aŭ ne havas la similecon en alia.

5. Ĉu la gepatroj devas zorgi kiam la infanoj miksas lingvojn?

La miksaĵo de lingvoj estas normala, precipe kiam la gepatroj ankaŭ estas multilingva. La infanoj imitas la paroladon de la gepatroj. Mi havas amikon kies infanoj povas paroli 5 lingvojn je sia 5a aĝo. La metodo estas uzi la lingvon de ĉiu persono. Ĝi signifas ke la infanoj uzas unu lingvon kun la patro, alian lingvon kun la patrino, kaj alian pli lingvon kun alia persono kaj en lernejo aŭ kun amikoj. Esti kutima al la uzado de variaj lingvoj depende de la situacio estas la ŝlosilo de tiu ĉi metodo.

6. Ĉu la multlingvuloj sonĝas en diversaj lingvoj?

Jes, ĝi dependas de la situacio en la sonĝo, la multlingvuloj povas ŝanĝi la lingvojn. La sonĝo estas reprezento de la realeco. Se oni uzas diversajn lingvojn en sia ĉiutaga vivo, oni povas ankaŭ fari tion en la sonĝo.

7. Ĉu la kapablo de paroli variajn lingvojn influas la senton kaj penson?

Kelkaj multlingvuloj konfirmas esti malsame kiam ili uzas malsamajn lingvojn, eĉ ĝi influas sian personecon. Ĝi okazas ankaŭ al unlingvuloj, homoj adaptas sin al la situacio ĉar la kulturo estas ene de la lingvo. Ekzemple, kiam oni parolas ĉine, oni povas paroli per la maniero laŭ la ĉina kulturo. Sed la angla lingvo havas kulturon pli malfermitan ĉar ĝi estas lingvo internacia, kiun oni uzas en multaj landoj.

8. Ĉu la multlingvuloj tradukas en la menso kiam ili parolas?

La tradukon de unu lingvo oni povas fari je la komenco de studo. Kiam oni jam uzas la lingvon ĉiutage, oni ne plu tradukas aŭ nur iomete. Ĝi estas ĉar la lingvo influas penson kaj konduton.

9. Ĉu la lernado de kelkaj lingvoj samtempe influas la kreskiĝon de la infano?

Ĝi ne influas malbone la kreskiĝon aŭ pensmanieron de la homo, krom se la persono havas malbonan metodon de lernado, ekzemple, longa studo sen ripozo. Nia cerbo ne havas limon kiel komputilo. Ni povas memori eĉ bonajn momentojn de nia infaneco, ĉu ne?

10. Kio estas la avantaĝo de multlingveco?

Oni povas komunikiĝi kun malsamaj homoj el iu ajn landoj. La kono de diversaj lingvoj helpos lerni novajn aferojn. Koni kelkajn lingvojn ankaŭ signifas ke la homo povas havi pli aliron al informaĵo el aliaj landoj por havi malsamajn vidpunktojn pri la temo. Oni povas havi pli multan oportunon de laboro kaj socia movebleco.

Referenco
10 Questions on Bilingualism

Bildo
Andrew Neel

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *