Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

5 Kialoj Por Lerni Indonezian Lingvon


Indonezia lingvo apartenas al la Aŭstronezia lingvo-grupo, kiu enhavas lingvojn de Tajvano al Sudorienta Azio, kaj de Madagaskaro al Pasifika Oceano. La plej multaj parolantoj de indonezia lingvo povas esti trovita en Indonezio, kaj vi povas vidi la tutan landon de Indonezio tre klare sur la mapo, nur serĉu laŭ la ekvatora linio.

Kiel unu el la plej facilaj lingvoj por lerni (laŭ multaj rimedoj sed mi konsentas ke indonezia lingvo estas simpla lingvo), vi ne volas preterlasi la ŝancon por lerni ĝin ĉar kiu scias ke vi renkontos indonezianojn ĉe via loko aŭ vi vizitos Indonezion unutage, Indonezio havas multajn turistajn altiraĵojn!

Vi povas trovi centojn da kialoj por lerni indonezian lingvon enrete sed ĉi tie mi volas kunhavi kun vi tion, kion mi pensas ke vi devas lerni indonezian lingvon kaj kiel facila ĝi estas por tuto.

1. Simpla lingvo

Kiam vi aŭskultas indonezianojn parolas normale, vi povus trovi ke ili tendas uzi simplan lingvon per mallongigi vortojn, kiel "gak papa" por "tidak apa-apa (ne gravas)" aŭ "tu wa ga" por "satu dua tiga (unu du tri)". Ili ne nur mallongigi vortojn, sed ankaŭ simpligas la verbojn, kiel "kamu mau main bola?" por "apakah kamu mau bermain bola? (ĉu vi volas ludi pilkon?)".

Eble vi pensas ke vi jam faris gramatikajn erarojn sed tio surprize estas tute ĝusta.

2. Latina alfabeto

Ĉu via lingvo uzas latinan alfabeton? Se jes, vi ĵus ŝparis tempon, kion vi uzus por lerni alfabeton ĉar indonezia lingvo uzas la saman alfabeton kun la angla sed la prononcado similas tion de hispana, germana, franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj.

Se via lingvo ne uzas latinan alfabeton, mi supozas ke vi jam lernis anglan en lernejo aŭ esperantan, do vi konas latinan alfabeton ankaŭ. Indonezia lingvo estas unu el malmultaj aziaj lingvoj kiu uzas latinan alfabeton.

3. Amikaj homoj

Indonezianoj estas unu el la plej amikaj homoj en la tero, precipe al fremduloj. Ili scivolemiĝos pri vi, via lando, via kulturo, eĉ via familio kaj enspezo! Ne estu ofendita, gi estas nur ilia maniero por koni vin pli bone, ĉi tio estas unu maniero por ekhavi rilaton, do ili konos kiel trakti vin.

Ĝi estas kelkfoje ĝenema kiam homoj scivolemiĝas multe pri vi, pro tio ekzistas neformala vorto "kepo" kiu devenas el hokiena lingvo, kaj ĝi signifas "scivolemiĝas pri homaj aferoj". Kredu aŭ ne, mi ĵus lernis ke "kepo" estas mallonga vorto por "Knowing Every Particular Object (Koni Ĉiun Partikularan Objekton)". Koincido?

Miaj amikoj fotis kun amikaj indonezianoj en Centra Javo

4. Bongusta manĝaĵo

Mi scias ke la nivelo de bongusteco malsamiĝas de unu persono al alia sed pli ol 300 etnoj en Indonezio certas ricigi ĝian kuiradon. Ekzemple, vi povas manĝi malsaman etnan manĝaĵon ĉiutage en la urbo de Medano (mia hejmurbo) ĉar estas ĉinoj, baratoj, javanoj, malajoj, batakoj, acehoj, padangoj, niasoj, ktp. Ĉi tio ne enhavas fremdan kuiradon, kiel japana, koreia aŭ usona. Do, imagu ĝin!

Kaj lingvo estas la ŝlosilo por mendi manĝaĵon, vi povas iri al Makdonaldo kaj atentigas la bildojn sed vi ne povas fari ĝin en loka manĝejo kie ili ne metas bildojn sur la menuo. Koni nomojn de manĝaĵo estus vere utila por via transvivo. Kun la fakto ke ekzistas multaj indonezia diasporo en la mondo, vi povas trovi indoneziajn manĝejojn eksterlande, do serĉu ĝi ĉe via loko.

5. Multaj pruntvortoj

Surprize ekzistas multaj pruntvortoj en indonezia lingvo. La plej multe estas el nederlanda, kaj araba sekvas. Ĝi estas klara kial nederlanda lingvo eniri indonezian, ĝi estas kaŭzo de nederlanda koloniismo en Indonezio por pli ol 3 jarcentoj. Dume, araba eniri por kaŭzo de religia kialo, Indonezio havas la plej multajn islamanojn en la mondo. Divenu la signifon de la sekvantaj pruntvortoj:
bus, weker, kulkas, teknologi, sepatu, meja, keju, wilayah, kabar, syukur, becak, loteng, tahu, kepala, kapal, gulai, kedai, kado

Vi ĵus legis kelkajn pruntvortojn de la angla, nederlanda, portugala, araba, hokiena, sanskrito, tamilo, kaj franca. Vikipedio menciis ke indonezia lingvo havas pruntvortojn de la sekvantaj lingvoj:
  • Aŭstroneziaj lingvoj

    • Minankabaŭo, javo, sundo, betaŭo, niaso, batako, moluko, manado

  • Barataj lingvoj

    • Sanskrito, tamilo

  • Mezorientaj lingvoj

    • Arabo, perso

  • Orientaziaj lingvoj

    • Ĉino, japano

  • Eŭropaj lingvoj

    • Portugalo, nederlando, greko, latino, franco, anglo


Mi havis ŝancon kunlabori kun Glossiko por fari projekton de lernlibro de indonezia lingvo, klaku ĉi tie por trovi plu

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *