Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

10 Konsiloj por Lerni Novan Lingvon


Ĉiuj povas aliri informaĵon de ie ajn nuntempe pli facile. Ĉu vi ne kredas je mi? Ne gravas kie vi estas nune, vi povas legi miajn artikolojn en ĉi tiu blogo, ĉu ne? Fakte, ĉi tiu blogo jam estas vidita de legantoj el pli ol 100 da landoj.


Mi trovis unu artikolon, kiu titoliĝas Brain Scans Reveal Which Networks Help Us To Learn A Foreign Language, kaj mi spektis filmeton de Alex Rawlings kunigante 10 konsilojn por lerni novan lingvon. Alex estas populara poligloto, almenaŭ en la komunumoj de poliglotoj. Mi konsentas kun liaj konsiloj, kaj samtempe mi ankaŭ lernis novan ideon de li. Per la sama 10 konsiloj de Alex, mi ŝatus esprimi mian penson pri ĉiu de ili, kaj mi esperas ke mi povus motivigi vin por lerni plu.


1. Lerni viajn ĉirkaŭajn lingvojn

Tajvano fakte havas grandan multkulturan socion, kiu multaj homoj ekstere de Tajvano ne scius. Estas multaj studentoj el landoj en pasifiko kaj centra ameriko, kiuj studas ĉi tie per stipendo de la registaro. Ili representas kelkajn lingvojn, kiel hispana lingvo, portugala lingvo, kaj pasifikaj lingvoj, ekz. tuvala, marŝala, kiribata, ktp. Krome, estas multaj laborantoj el azio sudorienta, kiel indonezio, tailandio, vietnamio, filipinoj. Ankaŭ estas kvartalo birmana en la ĉefurbo, kie oni povas vidi kaj aŭdi birmanan kaj ĉinan lingvon samtempe. Mi ĝojas ke mi havis la ŝancon por lerni tiujn lingvojn.

2. La lernado neniam haltas

Kiam mi ekkomencis lerni lingvojn, mi ne povas halti ĝis hodiaŭ. Sciante pli lingvon ofertas pli oportunojn, kiel fari amikecon kun amikoj el diversaj kulturoj, havi laboran oportunon aŭ pli vastan vidpunkton pri ĉi tiu mondo, ktp. Nune mi povas komuniki kun homoj el la tuta mondo en diversaj lingvoj, akiri pli informaĵon enrete, kaj ĝui kantojn kaj filmojn el diversaj landoj. Ĉi tio estas kial mia lernado neniam haltas.

3. Renkompencu vin kiam vi pliboniĝas

Kompreneble! Kiu volas punon? Infanoj kutime estas punitaj kiam ili ne faras bone la ekzamenon. Kiel oni povas lerni bone sub tiu cirkonstanco? Mi renkompencas min per kontento kiam mi povas legi komforte artikolon sen la neceso de kontroli vortaron aŭ kiam mi povas daŭrigi interparoladon nur en cellingvo tiel longe kiel eble. La celo estas doni al vi pozitivan reagon, do vi povas esti pli motivigita por lerni plu.

4. Amu tion, kion vi faras

Sen la amo kaj pasio, via lingvolernado haltos. Ne nur via lingvolernado, se vi faras io ajn sen amo kaj pasio, ĝi malsukcesos baldaŭ. Multaj homoj demandis min pri kiel mi povas daŭrigi mian lernadon dum mia okupita horaro, mi povas fari ĝin ĉar mi havas la amon por lingvolernado. Kaj mi ĉiam havas liberan tempon por lerni lingvojn. Ĉi tio estas la plej grava de tuto.

5. Estu fiera de el kie vi estas

Ĝi estas ĉar ĉiu estas unika, ĉio havas bonaĵon kaj malbonaĵon. Estu fiera de el kie vi estas ĉar via identeco estos via eterne. Ĉu via lingvo estas grava, bela, aŭ influa, fakte estas nur la demando de vidpunkto.

6. Ne traduku frazojn en via menso antaŭ vi diras ilin

Kiam vi diras "mi estas malsata" angle, hispanaj parolantoj diras ion, kio signifas rekte "mi havas malsatecon". Ĉu vi povas imagi se vi faras la eraron? Ĝi povas esti konfuzo, aŭ plimalbone, honto. Ne traduku rekte tion, kion vi volas diri el via lingvo al via cellingvo. Estus pli bone se vi aŭskultu aŭ spektu televidilon tiel ofte kiel eble por lerni kiel la denaskuloj esprimas siajn mensojn.

7. La plej bona metodo por lerni lingvon estas uzi ĝin

Ĉiutage mi legas, skribas, aŭskultas aŭ parolas en diversaj lingvoj. Mi faras tion por daŭrigi uzi tiuajn lingvojn ĉar mi kredas ke la daŭriga uzado de la lingvo estas la ĉefafero por plibonigi sian nivelon. Se vi ne uzas vian propran lingvon dum longa tempo, vi forgesos ĝin ankaŭ! Ĝi ne gravas kiel vi uzas ĝin, la plej grava estas uzi ĝin.

8. Eraroj estas viaj amikoj

Mi ne komprenas kial multaj homoj timas fari erarojn. Farante erarojn devas esti signalo de plibonigo. Mi kutime povas memori miajn erarojn ĉar mi ankaŭ memori la situacion, kie okazis la eraroj.

9. Imagu vin parolante la lingvon post 10 jaroj kaj faru ĝin kiel via celo

Mi kredas ke ni tute povas akcepti la fakton ke nia lingva kapablo povas esti uzita dum multaj tempoj. Mi ĉiam pensas je lingvolernado kiel investado. Mi sentas ke pasi kelkajn monatojn ĝis jarojn por lerni lingvon, kion mi povas uzi eterne ne estas grava afero. Mi povas uzi mian lingvan kapablon por interŝanĝi ideon kun homoj el aliaj landoj aŭ gajni monon per tradukado kaj skribado de artikoloj pri lingvoj.

10. Faru ion ĉiutage. Dek minutoj estas pli bone ol nenio

Fakte, vi ne bezonas 2 horojn por lerni lingvojn ĉiutage, eĉ 10 minutoj sufiĉas. La ĉefafero ĉi tie estas uzi la lingvon senhalte, ne gravas kiom longe. Tio, kion mi faras estas mi kutime provas aŭskulti aŭdon dum atendante aŭ promenante, kaj legi almenaŭ unu artikolon por ĉiuj lingvoj ĉiutage.

Mi antaŭe sekvis lingvokursojn sed mi pensas ke 2 horoj estas tro multe por mi. Mi estas sendependa lernanto, mi lernas ĉie, ĉiam sub mia kapablo. Se vi sekvas individuan kurson, via lernado estas desegnita laŭ via bezono. Do, se vi ne uzas ofte nomojn de bestoj en reala vivo, kial lerni ĝin nune? Vi ĉiam povas reveni al lerni tion, kion vi mankas.

Bildo
Ryan Wong

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *