Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Lasta Ĝisdatigo


Mi rimarkis ke jam estis longa tempo mi ne ĝisdatigis ĉi tiun blogon. Eble vi pensas per kio mi estis okupita lastatempe. Mi havas kelkajn novajn aferojn por fari: lerni novajn lingvojn, esplori novajn metodojn, ĉeesti ceremonion de finstudado de mia fratino, gastigi miajn gepatrojn, ktp.

Krome, mi ricevis multajn retpoŝtojn de homoj el la tuta mondo demandante min pri kunlaboro aŭ petante min por publikigi iliajn artikolojn. Tuto bezonas tempon kaj mi laboras plentempe, do mi petas pardonon al ĉiuj, kiujn mi ne respondis.

Per ĉi tiu artikolo, mi volas dividi kun vi kelkajn interesajn aferojn, kiuj mi estas laboranta, inkluzive kelkaj lernmetodoj. Se vi pensas ke ĝi estas interesa, mi rekomendas vin por provi kaj dividi viajn opiniojn kun mi.

Libro

Se vi jam sekvis Fejsbukan paĝon de Nee's Language Blog, vi eble jam sciis ke mi finfine havas mian unuan publikitan libron! Nu, mi fakte nur estis la kunaŭtoro sed la feliĉo ne povas esti priskribita per vortoj kiam mi ricevis la libron. Se vi ankoraŭ ne sekvas Fejsbukan paĝon de Nee's Language Blog, sekvu ĝin nun! Mi kutime afiŝas interesajn artikolojn pri lingvoj kaj lingvo-lernado, mi certas ke vi ne volas manki ilin.


Glossika-Indonezio

Kunlaborante kun Glossikao, kiu situas en Tajpeo, mi havis la oportunon por labori en unu projekto de libro por lerni indonezian lingvon. Ĝi havas tri nivelojn: Lingvokapablo 1, Lingvokapablo 2, kaj Lingvokapablo 3. Lingvokapablo 1 estas la plej facila, kaj Lingvokapablo 3 estas la plej malfacila. Libro de Lingvokapablo 1 havas plejparte mallongajn frazojn, kaj kontraŭe, Lingvokapablo 3 havas plejparte longajn frazojn.

Glossika-Blogisto

Post la finiĝo de la libro, mi daŭriĝis al alia projekto por estiĝi membro de Skribanto de Glossikao. Unu el miaj denaskaj lingvoj estas indonezia lingvo, do mi respondecas skribi indonezian artikolon.

Blogo

Mi trovis novan metodon por lerni lingvon: blogi. Mi konsentas ke ĝi ne estas facila ĉar anstataŭ de legi kaj aŭskulti, oni devas pensi la gramatikon kaj vortojn kiam oni skribas. Ĝi estas bona praktiko ĉar je la fino de nia lernado, ni devas uzi la lingvon aktive. Mi faris 3 blogojn por 3 lingvoj, kiel sube:
  1. Nederlanda lingvo (Nederlanda Kajero)
  2. Latva lingvo (Latva Kajero)
  3. Bulgara lingvo (Bulgara Kajero)


Se vi estas denaska parolanto de tiuj lingvoj, bonvolu helpi min.

Telenovelo

Vidante telenovelon ankaŭ estas bona metodo por lerni lingvojn kvankam la nivelo de malfacileco diversiĝas depende de la rakonto. Mi lastatempe trovis hispana-lingvan telenovelon, kiu estis realigita en Usono de Telemundo Studio. La telenovelo nomiĝas Corazón Valiente.


Vlogo

Vi povas spekti io ajn, kion vi ŝatas. Mi rimarkis ke spektante vlogon estas facila, kaj ĝi kutime estas pri nia ĉiutaga vivo. Ĝi povas esti rakonto aŭ leciono prezentita per senformala maniero. Sube estas la listo de vlogoj, kiujn mi spektas preskaŭ ĉiutage.

Portugala lingvo

Viajante Independente


Siga La Tati

Franca lingvo

Solange Te Parle


Dodod Fun

Esperanta lingvo

Evildea

Kantoj

Mi ĉiam estas interesita de Centra Azio ĉar ĝi ne estas kutime publikita je la novaĵoj ĉirkaŭ Orienta Azio kaj Sudorienta Azio. La nuraj amikoj de Centra Azio, kiujn mi konas estas el Taĝikio kaj Mongolio. Ili venis al Tajvano por studi kaj tiel ni renkontiĝis.

Unufoje kiam mi serĉas kelkajn kantojn je YouTube, mi trovis Zhanar Dugalova, kiu estas kantistino el Kazaĥio. Poste, mi trovis ke ŝi estis la gajnantino de Turkvision 2014. Tiam ankaŭ estis la unuafojo kiam mi konis Turkvision-on, antaŭe mi nur konis Eŭrovision-on.

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *