Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Du kunvenoj de esperanto je la sama tempo


Ĵus finiĝis Komuna Staĝo 2021, kiun esperantistoj el Koreio kaj Tajvano kunlaboris. La riĉenhava evento havis pli ol 30 partoprenantojn ne nur el Koreio kaj Tajvano sed ankaŭ el Indonezio, Irano, Japanio kaj Usono. Kutime esperanta kunveno havas prelegojn, sed Komuna Staĝo 2021 havas pli ol tio. Estis iuj lertaj esperantistoj kiuj instruis kantadon, faradon de manfarita ventumilo, kaj prezentis magian spektaklon. Mi prezentis pri mia hejmurbo Medano. Tutpartoprenantoj ĝuis multe kaj revidos kune sekvantjare.




Je la 2a tago de Komuna Staĝo okazis 2021 Komuna Seminario, kiun organizis esperantistoj el Japanio, Koreio, Ĉinio kaj Vjetnamio. Ĝi komencis per raportetoj kaj diskuto pri kronvirusa situacio en diversaj landoj. Mi raportis pri la situacio en Indonezio kaj Tajvano. Krome, estis raportistoj el Filipinoj, Koreio, Vjetnamio kaj Ĉinio. La moderatoroj gvidis la eventon en SOJO Esperanto-Vegana Kafejo, kiu situas en Tokio. Ili montris la aferojn de esperanto, kiujn la kafejo havas. Estis ankaŭ intervjuoj kun fremdaj esperantistoj en Japanio kaj virtuala turismo ĉirkaŭ Tokio.


Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *