Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Eksterlandaj Esperantistoj en Tajvano

Benjamin Irwin

En Pingtung, ni havas Benjamin Irwin, kiu estas el Kanado kaj li ĵus translokiĝis el Tajpeo. Li instruas anglan lingvon ĉe lernejo ekde la pasinta somero. Li povas paroli flue esperanton kaj italon, krom de ĉina lingvo, kiu li bone majstras.

Preston Bedwell estas kanadano kiu loĝas en Chiayi, unu urbo en Centra Tajvano. Li povas paroli ĉine kaj hispane flue, kaj kvankam li lernis esperanton per si mem, li progresis rapide.

Sean Ravenscroft

Sean Ravenscroft el Sudafriko estas loĝanta en Tajpeo kun sia tajvana edzino kaj 2 infanoj.

Cyril Vergnaud el Francio, loĝas en Pingtung kaj zorgas nian lokan esperanto-bultenon kiu nomiĝas Formoza Folio, krom instruado.

Reza Kheirkhah, Thierry, kaj Teddy Nee (mi)

Reza Kheirkhah el Irano jam loĝas multjare en Tajvano. Li helpas kun instruado, redaktado de Formoza Folio, gastigi eksterlandajn gastojn, ktp.

Jerry Lin, kiu loĝas en Kaohsiung, partoprenis kelkfoje niajn kunvenojn, Zamenhofajn festojn, ktp.

Aliaj eksterlandaj esperantistoj estas Teddy Nee (mi) el la urbo de Medan en Indonezio kiu loĝas en Taoyuan, David Bell el Usono kiu loĝas en Tajpeo kaj Omura Kaori el Japanio kiu loĝas en Pingtung.

Referenco
Libro de Zamenhofo-Festo 2017

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *