Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Atlanso: Ĝermana Konstruita Lingvo


Ni jam rimarkis ke ekzistas multaj konstruitaj lingvoj bazitaj de latinidaj lingvoj, kiel interlinguo, novialo, elefeno, latino sen fleksio, okcidentalo, ktp. sed ĉu vi scias ke ekzistas konstruitaj lingvoj el ĝermanaj lingvoj? Eble vi tuj pensas pri volapuko, ĉu ne? Sube, mi prezentos al vi unu ĝermanan konstruitan lingvon, kiu plaĉas al mi ĉar ĝi estas miranda kaj facile komprenita de parolantoj de ĝermanlingvoj.

Karakterizaĵoj

Atlanso havas tre simplan gramatikon. Ĝi ne havas konjugacion kaj nur havas akuzativon. Ĉi tioj estas kelkaj ekzemploj:
  1. Hooda ar een shoon dag. Hodiaŭ estas bela tago.
  2. Es ar zeer sonich. Ĝi estas tre suna.
  3. We gaan spaader for een spaziegang. Ni promenos.
  4. Een spaziegang zu machen ar zeer gezund. Promenado estas tre sana.
  5. We gaan for een spaziegang jede dag. Ni promenas ĉiutage.
  6. We gaan herum Hammen. Ni iras ĉirkaŭ Hammeno.
  7. Aan eend fon unser spaziegang we ujeth lunsh. Je la fino de nia promenado, ni tagmanĝas.

Atlanso inkluzivas plejmulte germanajn vortojn, sed ankaŭ estas vortoj el la nederlanda, afrikansa, angla, norvega, kaj sveda, kaj eĉ estas kelkaj vortoj el la serba kaj turka. Atlanso estas komprenita de germanaj kaj nederlandaj parolantoj. Tiuokaze, Atlanso estas bona komenco al germana lingvo kaj aliaj ĝermanaj lingvoj.

Rimedoj de Lernado

Nuntempe estas kurso de Memriso por lerni Atlanson, kie vi povas lerni simplajn vortojn de Atlanso kaj ankaŭ estas vortaro.
  1. Kurso de Memriso
  2. Lernu Atlansan
  3. Lernu Atlansan Gramatikon
  4. Atlansa Vortaro
  5. Atlansa Prononcado
  6. Atlansa Legadaĵo

Konceptoj


Rolf Weimar, kiu estas la fondanto de Atlansa lingvo, estas programisto el Sudafriko. Li povas paroli kelkajn lingvojn kaj ankaŭ li amas altvalirion, klingonon, esperanton, interlinguon kaj elviŝon. La originala nomo de Atlanso, "Atlaans", devenas el la nederlanda nomo de "Atlanteano", kiu estas nereala lando kreita de la fondanto.

Li ankaŭ kreis la flago por tiu ĉi lingvo. La plejmulta koloro estas bluo, kiu signifas la oceanon ĉirkaŭante Atlanteano kaj ĝi estas tre grava parto de la kulturo kaj socio. Oranĝa koloro signifas la lingvon de Altanteano, kiu unuigas Atlanteanan socion kune, kaj la maldika ruĝa strio signifas plurajn dialektojn de Atlanteano.


Legu mian atlansan blogon:

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *