Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Italki Challenge: La Defio Komenciĝis


Jam estis unu semajno ekde kiam la defio komenciĝis kaj mi jam sekvis kvar da kursoj ĝis nuntempe. Estis iom fore de la plano, sed mi esperas ke mi povos trakti pli bone en sekvantaj semajnoj.

Mia cellingvo en tiu ĉi defio estas la portugala, ĝenerala portugala. Tiu signifas ke mi ne diferencigas inter portugala de Portugalio kaj tiu de Brazilo.

La kialo estas ke mi jam konis la hispanan kaj mi ankaŭ jam eklegis pri portugala lingvo antaŭ de la Italki Challenge. Tiuokaze, mi pensis ke estus bone se mi lernus alian latinidan lingvon ĉar mi jam konis unu el ili.

Unu konsileto:
Lerni lingvon, kiu estas el la sama lingvfamilio kun tiu, kiun vi jam konis, ŝparas tempon kaj penon pro la simileco.

La Instruistino kaj Lernada Rimedo

Mi planis havi almenaŭ 4 da kursoj ĉiu semajne, unu horo ĉiu sesie, por ke mi akiru la celon de 20 horoj da studado inter 15a Januaro kaj 28a Februaro. Mi laboras ekde 8AT ĝis 5PT, de lundo ĝis vendredo, do mi nur havas tempon post la vespermanĝo.

Mi trovis instruistinon el Portugalio, kiu nomiĝas Sophio. Mi jam konis ŝin antaŭ la Italki Challenge. Ŝi jam instruis pli ol 85 da studentoj el tutmondo kaj finigis pli ol 190 da sesioj. Krom de portugala lingvo, ŝi ankaŭ instruas la hispanan, galegan, kaj mirandan.

Ni nur parolis portugale dum la studado kvankam ne estis facile por kompreni pro la malsimileco. Tamen, mi trovis facilecon por kompreni skribitan tekston, kelkfoje per vortaro.

Mia unua celo estas plibonigi gramatikon kaj interparoladan lertecon. Krom, mi ankaŭ interesiĝas por scii kaj koni pli aferojn pri Portugalio, kaj la diferencojn inter portugalaj lingvoj tutmonde.

Fina Penso

Lernado estas tutviva procedo, kaj oni ne povas plibonigi sin nur en unu nokto. Tiuokaze, mi ankaŭ daŭras praktiki la lingvon fore de la klaso.

Plejparto da tempo, mi aŭskultas portugalajn kantojn aŭ radian elsendon kiam mi faras aferojn, eĉ kiam mi laboras. Mia laboro devigas min por sidi ĉe la komputilo dum longa tempo, do mi havas bonŝancon de tiu kondiĉo.

Krome, mi ankaŭ ŝatas legi artikolojn pri lingva lernado, negoco, teknologio, aŭ socia kulturo kaj mi klopodas legi per portugala lingvo. Mi inkluzivas fremdajn lingvojn en mia vivo.

Ĉu vi ankaŭ ĉeestas Italki Challenge-on? Dividu vian sperton kun mi je la komentujo.

Bildo

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *