La Irana Esperanto-Asocio (IEA) organizis la ĉijaran Iranan Esperanto-Kongreson je aprilo 16a-19a. La IEA organizis la kongreson rete pro la malfeliĉa situacio kaŭzita de la kronviruso kiun ni havas nun. La avantaĝo de havi la kongreson rete estas ke iu ajn kun la limigo de vojaĝi al la lando de la kongreso povas partopreni en ĝi rete. Tiu estas certe bona novaĵo por multaj homoj!
121 partoprenantoj el 35 landoj eniris kaj forlasis la telekonferencon de ZOOM. Estis certe malfacile certigi ke ĉiuj kunlaboru laŭ la reguloj. Tamen, la moderatoro faris bonan laboron de nur permesi al tiuj, kiuj volas paroli, la permeson de parolado.
Kelkaj popularuloj en Esperantujo ankaŭ partoprenis, kiel ekzemple Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu estas la pranepino de Zamenhof (la kreinto de Esperanto), Humphrey Tonkin, kiu estas la antaŭa prezidanto de UEA, kaj Stefano Keller, kiu estas la eks-reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio en la Unuiĝintaj Nacioj.
Comments
Post a Comment