Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Esperanta Amikeco



Ni tute jam sciis ke per esperanto, oni povas amikiĝi pli facile kun fremdaj homoj ĉar esperanto estas vera lingvo de amikeco. Mi loĝas ĉe la urbo de Taojuano (Taoyuan 桃園) kiu situas en norda Tajvano. Kvankam la nombro de esperantistoj en norda Tajvano ne estas multe se oni komparas ĝin kun tio en la suda parto kie la esperanto-movado kreskiĝas pli vigle, mi ankoraŭ sukcesis amikiĝi per esperanto.

Estas fremduloj, kiuj venas al Tajvano por instrui anglan aŭ labori alimaniere, ankaŭ estas tiuj, kiuj venas por studi en la universitatoj kaj pro edziĝo. Tiu kazo farigas Tajvanon kiel unu internacia loko, kie oni povas paroli plurlingve kaj sperti aliajn kulturojn en evento, tute sen lasi la komfortan vivon en Tajvano.

Ene de tiom multe da fremdaj lingvoj, esperanto estas ankaŭ trovita kaj parolita de eta nombro de parolanto kaj lernanto. La malmulto, fakte, fortigas nian esperantan amikecon ĉar esti esperantisto en Tajvano estas unika.


Sequoia estas afabla amiko kaj ankaŭ li estas poligloto. En unu renkontiĝo mi spektis lin parolante angle, esperante kaj japane. Kompreneble li konas ankaŭ sian denaskan lingvon, la sveda lingvo. Tio estas mirinde! Li kaj sia edzino loĝis en la urbo de Taojuano.

Krome, mi ankaŭ konas esperantiston el Usono kaj Suda Koreio.


Tiu ĉi usona esperantisto nomiĝas Cheyenne kaj li estas instruisto de angla lingvo ankaŭ en la urbo de Taojuano. Li estas poligloto kiu konas, krom de la angla, la germanan, la ĉinan, esperanton, la hispanan kaj la nederlandan.


Mia sudakoreia amiko estas nova lernanto de nia lingvo. Lia nomo estas Cako (koree, Kim Han Bin) kaj li estas entuziasmulo de lingvoj kaj jam studis multajn lingvojn. Li parolas ĉine tre bone, eĉ koreanoj ne kredas ke li estas koreano.


Unutage iu viro kontaktis min sur Amikumu, kaj tiam mi sentis ke mi jam vidis tiun ĉi viron antaŭe sed kie? Nu, mi pensis kaj pensis, kaj finfine mi memoris ke tiu ĉi viro iris al Indonezio antaŭe kaj mi jam vidis lin sur la bildoj de miaj indoneziaj esperantistaj amikoj. Lia nomo estas Mitchell el Ĉikago en Usono. Li ĵus alvenis Tajvanon do li kontaktis min, do mi decidis renkonti lin en Tajpeo kvankam mi ne loĝas tie, sed ĝi estas sufiĉe proksima por mi. Kvankam ĝi estis nia unua rekontiĝo, sed ni povis interbabili kiel malnovaj amikoj, ni parolis pli diversaj temoj kaj ni havas komunajn amikojn ankaŭ. Tuto eblas pro nia lingvo, Esperanto!


Krom de amikoj, kiujn mi renkontis ĉi tie en Tajvano, ankaŭ estas unu speciala persono kiu diligente lernas esperanton de mi. Ŝi devenas el Kanado, el la urbo de Kalgario. Ŝia nomo estas Christy.

Supre nur estas kelkaj el miaj tutaj esperantistaj amikoj. Mi vere feliĉas havi oportunon per esperanto kaj koni pli pri la mondo, pri aliaj kulturoj, kaj la plej bona estas ke mi havu oportunon havi internacian amikecon. Danke al esperanto!

Bildo
By Duy Pham on Unsplash

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *