Ĉiu jare okazas festo de Esperanto je la 15a de decembro. Ĝi estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kiu estas la kreianto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Foje okazas dum tia kunveno ankaŭ prelegoj.
Esperanta Tago (Zamenhofa Tago) 2017 okazis en urbo de Taoyuan, kiu situas en norda Tajvano, je la 17a de decembro. Multaj partoprenantoj kiu ĉeestis ne estis nur el Tajvana Esperanto-Asocio sed ankaŭ esperantistaj amikoj kaj neesperantistoj.
Mi zorgis aranĝi la spacon de kunveno de la kulturcentro de Sudorienta Aziano por la festo. Reza Kheirkhah estis la gvidanto de la festo kaj Ingrid interpretis ĉine kiam necesa. Ingrid estas profesia interpretistino de Esperanto kaj Ĉino. Abengo, kiu estas emerita profesoro pri Metalurgio, preparis ĉefe la 50-paĝan Zamenhof-broŝuron kaj Reza donis la detalojn pri la festprogrameroj kaj la verkoj de prof. Wang Jiu-Kwei, kiu estas ankaŭ emerita profesoro.
Comments
Post a Comment