Formoza Folio (Revuo de Tajvana Esperantisto)

Se oni volas legi revuon de Tajvana Esperantisto nomiĝas Formoza Folio, jen sed la retejo ne estas oficiala retejo de Tajvana Esperantisto. Kaj se oni volus kontribui, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Ni ĉiam bezonas artikolojn. https://www.bitarkivo.org/gazetoj/formozafolio

Trovu instruiston

Mia sperto pri signolingvo


Signolingvoj serioze kaptis mian atenton post la Poliglota Renkontiĝo kaj Poliglota Konferenco. Mi miris koni manplenon da homoj, kiuj scipovas signolingvojn. Mi komencis esplori signolingvojn ĉar mi sciis preskaŭ nenion pri ili. Mia scio estis tiom malmulte, mi povis simple scivoli kiel homoj komunikas en signolingvoj.

Ne estis facila esploro pro la multnombraj signolingvoj en ĉi tiu mondo. Mi pensis, ke signolingvoj estas nur gestoj bazitaj sur la parolataj lingvoj, kiujn ili reprezentas. Mi ankaŭ pensis, ke signolingvoj funkcias laŭ la gramatiko de parolataj lingvoj, kiujn ili reprezentas. Tamen, mi konstatis, ke mi eraris, estas malĝuste diri ke signolingvo reprezentas parolatan lingvon ĉar signolingvoj estas apartigitaj lingvoj de parolataj lingvoj. Alivorte, signolingvoj estas sendependaj lingvoj.

Simile al parolataj lingvoj, kiuj kunhavas similajn aŭ samajn vortojn kun aliaj lingvoj, signolingvoj ankaŭ kunhavas similajn aŭ samajn gestojn kun aliaj signolingvoj. Ekzemple, japana signolingvo rilatas al tajvana signolingvo, novzelanda signolingvo similas al aŭstralia signolingvo.

Unua Impreso

Estis tempo en poliglota renkontiĝo, kie mi vidis du signumantojn el Aŭstralio kaj Nov-Zelando komuniki per signolingvo. Ambaŭ el ili estas lertaj signumantoj kaj havas multe da scio pri kaj aŭstralia signolingvo kaj novzelanda signolingvo (ĉiaokaze, ambaŭ rilatas). Ili povis komuniki per signolingvo dume ni ceteraj parolis. Estis mirinde vidi du homojn komuniki sen interrompi la daŭran konversacion de aliaj homoj.

Baldaŭ mi konstatis la avantaĝojn de sciado de signolingvoj. Krom helpi min kompreni la surdkomunumon, uzi signolingvojn ankaŭ funkcias kiel pli bona maniero de komunikado inter homoj en brua loko aŭ inter homoj en malproksima distanco (kondiĉe ke ili povas vidi unu la alian klare).

La malfacileco decidi, kiujn signolingvojn lerni estas grandega. Mi demandis tiom da homoj opinioj pri ĝi. Iuj sugestis, ke mi lernu la signolingvojn de mia lando, iuj aliaj sugestis, ke mi lernu signolingvojn el la lando, en kiu mi loĝas. Mi finas legi pri kiel eble plej multaj signolingvoj. Mi renkontis homojn, kiuj scipovas francan signolingvon, tajvanan signolingvon, aŭstralian signolingvon, novzelandan signolingvon, usonan signolingvon, peruan signolingvon, italian signolingvon, meksikan signolingvon kaj indonezian signolingvon. Mi lernis iom de ĉio, kaj mi legis ankaŭ pri iliaj surdaj komunumoj.

Lerna Progreso

Mi havas interretan peruan amikinon, kiun mi konas delonge, sed mi ĵus malkovris, ke ŝi konas peruan signolingvon post multaj jaroj de konado de ŝi. Tiel, la unua signolingvo kiun mi lernis estis perua signolingvo. Mi prenis senpagan interretan kurson pri perua signolingvo en la retejo de Edutin. Komence, mi pensis pri praktiki ĝin kun mia perua amikino sed ni havas grandegan tempodiferencon kaj estis malfacile fari horaron.

Mia dua elekto estis usona signolingvo ĉar mi renkontis abundajn rimedojn en la interreto. Ĝi ŝajnas esti la plej populara signolingvo en la mondo. Tamen, mi ne trovis iun por praktiki ĝin, do ĝi ne estis bona elekto por mi. Malgraŭ ne trovi iun kun kiu ekzerciĝi, mi ankoraŭ ĝuas spekti filmetojn de usona signolingvo ĉe Jutubo. Estas unu el miaj plej ŝatataj kanaloj nomata "Learn How to Sign". Mi spektas ĝin preskaŭ ĉiutage dum mia tagmanĝo en la oficejo. Ĝia simpla instrumetodo helpas min lerni pli rapide.

Krom Jutubaj filmetoj, mi ankaŭ uzas aplikaĵojn por lerni signolingvojn. Mi trovis aplikaĵon por indonezia signolingvo nomita "Belajar Bahasa Isyarat Indonesia", kaj ĝi havas la kontaktinformojn por privata instruado. Mi kontaktis la instruistinon kaj mi sekvas ŝian kurson unufoje semajne. Ŝi estas la nura persono nun, kiu dividas tiom da scio pri la surda komunumo kaj signolingvo kun mi. Indonezia signolingvo ne estas nur unu speco de signolingvo; fakte, ĝi havas du specojn de signolingvoj: Bisindo kaj SIBI. Bisindo estas kreita fare de la surdaj komunumoj en Indonezio, kaj SIBI estas kreita fare de la registaro kiel la norma indonezia signolingvo uzita en la amaskomunikilaro. Se vi konas la araban, la uzadodiferenco inter Bisindo kaj SIBI estas kiel tiu de norma arabo kaj arabaj dialektoj.

Indonezia Signolingvo

Jen mia unua filmeto de indonezia signolingvo (Bisindo). Mi registris ĉi tiun filmeton post lerni ĝin dum proksimume 7 horoj da lernado (7 klasoj x 1 horo).


Bildo de Sincerely Media sur Unsplash

Comments

Aleatoraj artikoloj

Filmetoj

Kontakta Formularo

Name

Email *

Message *